|
Nian
karan – al infanoj!
La sola planlingvo, nur unu projektomilono, kiu efektivigxis kiel
viva lingvo... Ja la cxefa fonto de tiu relativa sukceso estis gxia origino –
intuicia verko de genia infano. Tamen en la socio de plenkreskuloj gxi restis
margxena fenomeno. Eble la plej perspektiva vojo en la socion kondukas tra la animo de
infano? Esperanto rolu kiel infana lingva ludilo – la plej potenca varbilo,
kun sia tuta propedeuxtika povo, senfina provizo por improvizo. Rimarku, kiel
beba komencanto amas kree jxongli kun sia denaska – tamen en la lernejo neniu
fremda lingvo, neniu ties instruisto permesas tion. Esperanto ebligas fari
lernadon de alia lingvo rea spontanea ludo, kaj oni ankorauxfoje povas lerni
senpere ludante pri la lingvo. Eblas traludi tutan gramatikon en apliko al
leksiko. Eble en la rolo de ludilo, lingvolerna ekzercilo, Esperanto
enradikigxos antaux cxio en la elementa lernejo? Tiam gxi ne plu restos nur
gxismorta hobio de kelkaj gxisostuloj. Por donaci nian karan lingvon al infanoj necesas dauxre kaj zorge
poluri gxin. Tion komencis la unua hobiulo - Zamenhof mem - ekde La
Dua Libro kun proverboj kaj fabeltraduko gxis plena fabelaro de Andersen.
Kaj fine de la jarcento kaj de la jarmilo ni, hobiuloj, zorgu ne tiom pri niaj
veteranaj bezonoj, kiom pri tauxgeco de Esperanto al infanoj. Valdas
Banaitis |