|
1)
Stefan MacGill: Gvidilo por la lernolibro Okulo
peris en 1999 la unua kajero de lernoserio Okulo,
kiun ILEI mendis kaj eldonis por la pli junaj lernantoj en la tiam lancxata
projekto Interkulturo. Tiu kajero estas abunde ilustrita, kun plenkoloraj
pagxoj, kaj celas lernantojn inter 6- kaj 10-jaraj. Gxi prezentas 440 radikojn,
inter kiuj 40 verboj. Gxi inkluzivas du partojn de bildstria serio “Mira,
aventuroj de Detektivo”.
a gvidilo provas helpi al instruistoj uzi la kajeron
pli produktive. La komencaj dek du pagxoj prezentas lauxpasxan resumon de la
lernanta kajero, kun la sekvaj rubrikoj: Komunikaj celoj, Gramatiko, Novaj
vortoj (verboj, substantivoj, aliaj), Prononcado, Konsiloj. La cetero de la
gvidilo prezentas ekzercojn de plej diversaj tipoj: vera/malvera, unu el kvar,
miskitaj literoj, ordigu frazojn, paroligaj, transformaj, spac-plenigaj. Estas
pluraj pagxoj da bildekzercoj. Multaj ekzercoj havas kasxfrazojn, por stimuli
plenumon kaj doni konfirmon pri gxusta respondado. Gvidilofine aperas solvoj por
la ekzercoj. La ekzercoj estas arangxitaj laux pagxparoj, por ke instruistoj
povu facile fotokopii ilin por krei klas-kompletojn de task-folioj. Sur unu
malfermo aperas konciza tabela resumo de la lernanta kajero, por orientigi
instruistojn. Okulo 1, Gvidilo, Stefan MacGill. ILEI, Budapesxto,
2002. Ilus. Mónika Molnár, 22cm. 52p, ISBN 963 00 9802 4.
Prezo: 4,50 EUR (sama prezo kiel la lernanta kajero). Havebla cxe UEA, kun
sesona rabato ekde 3 ekz, plus sendokostoj. Cxe ILEI, triona rabato ekde 3 ekz
(de gvidilo aux lernanta kajero) , kun sendokostoj inkluzivitaj. Rabato 50% por
klasoj de “Interkulturo” por mendoj ekde 9 kajeroj (lernantaj aux gvidila). *** 2)
Raita Pyhälä: Lernolibroj de Lars Forsman
aza lernolibro Iam en la unuaj 1990aj jaroj mi sercxis
lernolibron por unusemajna komencanta kurso 20-hora. Mi trovis "Egaleco kaj
Paco per Esperanto" de Lars Forsman. Gxi tuj ekplacxis al mi, malgraux sia
ne-luksa aspekto: verdaj kovriloj, nigrablankaj malgrandaj desegnajxoj,
lingvajxo, kiun oni povas uzi kaj paroli ekde la unua leciono. Al mi tre gravas
tio, ke kvankam miaj lernantoj ne povus ellerni Esperanton dum semajnfina aux
unusemajna kurso, al ili restos libro, kiun ili povos memstare uzi por
plulernado, des pli, cxar la libro enhavas ekzercojn kaj la bezonatajn solvojn. Kiam mi pli akre pristudis la
lernolibron, mi rimarkis, ke iom svedeca kaj skandinavia gxi estas kaj mi devas
iom modifi la gramatikerojn por ke ili helpu finn-parolantojn, sed tio ne gxenis
min. Mi finnigis la vortlistojn kaj la gramatikajn klarigojn kaj samtempe
malkovris la humuron kasxitan en la etaj desegnajxoj, kiuj vere tauxgas por
paroligi la lernantojn kaj eviti tradukadon. La finna eldono aperis antaux
kelkaj jaroj kaj dua estas pretigata. Krome, "Egaleco kaj Paco per
Esperanto" jam aperis ankaux en la dana kaj rusa kaj estas tradukita en
cxinan kaj anglan lingvojn. Post la lernado de la alfabeto oni tuj
komencas paroli kaj legi. La metodo estas simpla kaj praktika, mi nomus gxin
rekta, cxu vere, tio dependas de la instruisto. Oni lernas prezenti sin,
kalkuli, aperas la demandaj vortoj "kio" kaj "kie". Sekvas
konkretaj substantivoj pri cxiutagaj hejmaj objektoj kaj kun ili prepozicioj,
difina artikolo, trinkajxoj, koloroj, adjektivoj. La instruisto mem povas decidi
la rapidecon, la teksto de la libro ne estas klare dividita en
"lecionojn". Estas lernataj kelkaj verboj kaj la -as-tempo kaj
komencigxas la intrigo, kiu kunligas la reston de la lernolibro: itala junulo
korespondas kun svedino, ili renkontigxas, laboras, studas kaj – vi divenis
– enamigxas kaj geedzigxas. Utila por la lernanto kaj la instruisto estas, ke
la gramatikajxoj aperas en malgrandaj dozoj, kiuj ripetigxas kaj akumuligxas. En la fino de la libro troveblas listoj
pri la afiksoj kun priaj ekzercoj, tabelvortoj, ok gravaj reguloj pri la
finajxoj -a, -o, -n kaj -e kun respektivaj ekzercoj, -ig kaj -igx, aktivaj kaj
pasivaj participoj. Kondicionalon kaj pasivon la libro ne instruas. La fina
lauxalfabeta vortolisto en la originalo estas Esperanta-sveda, en la tradukoj
kompreneble E-traduklingva.
ernolibro progresiga Post la baza lernolibro estas interese
labori surbaze de tekstoj, kiuj rakontas pri interesa studanto cxe Karlskoga. La
libreto havas ankaux ekzercojn kaj solvojn.
auxriga lernolibro La lernolibreton Ludoviko Zamenhof
(sesdeko da pagxoj) kun ekzercoj por progresantoj mi uzis, kiam mi gvidis du
grupojn, komencantan kaj progresantan, samtempe. La progresantoj memstare
laboras kun la libro en apuda cxambro, kaj mi nur kelkfoje vizitas ilin por
vidi, cxu aperis problemoj. Ne multaj aperos, cxar la libro enhavas la solvojn
de la ekzercoj. Helpe de siaj notoj la progresantoj rapide reiras al la
demandendajxoj dum miaj vizitetoj. La libreto, tute Esperanta, enhavas cxarmajn
desegnajxojn de Kurt Frisk pri Zamenhof kiel knabo kaj plenkreskulo kaj rakontas
pri lia vivo gxis la kongreso de Bern (1913).
aroligaj ekzercoj Ne cxiu lernas Esperanton en kelkaj
horoj, kiel lauxdire faris Tolstoj. "Ekparolu Esperanton"(kvindeko da
pagxoj) ripetas kaj firmigas la instruitajxojn de la baza lernolibro, sed ne
necesas koni tiun libron por dauxrigi per "Ekparolu". La mallongaj
listoj kun cx. 250 vortoj reliefigas "internaciajn", tuteuxropajn
vortojn kaj estas Esperanta-svedaj, sed se alilingvanoj uzas sialingvan
vortaron, ili facile eklaboras. La libreto tauxgas kaj al komencantoj
kaj al dauxrigantoj kaj donas temojn por diversnivela praktika interparolado aux
verketado: rakontu pri bildo, trejnu vin pri lauxtlegado de numeraloj (jaroj
kiam okazis io memorinda), finpensu frazon kies komenco enestas, elpensu
ki-demandojn, faru vortojn uzante afiksojn, rerakontu anekdotojn uzante
helpvortojn. La moto estas: "Vi pensas internacie! Kial ne paroli
internacie?" – kaj en la fino la maturigxon de la homaro montras "La
Borso 2087", kie la akcioj de Bomboj AK draste devalorigxis kaj tiuj de Savu
La Infanojn kaj Esperanto plivalorigxis. Tio montras la humanan
forsmanan ideologion. La libreto konvenas por gruplaboro en amika etoso,
aktiviga lernantojn kaj sciigas ilin pri la historio de Esperanto: Zamenhof,
Lingwe Universala, aliaj planlingvoj, radioelsendoj, antauxjugxoj, "litera
turo", kiel utiligi E-on ktp.
kribaj ekzercoj En "Ekzercoj en la internacia
lingvo Esperanto 1" la klarigoj kaj novaj vortoj estas skribitaj
kvarlingve: en la franca, angla, germana kaj sveda. Internaciaj grupoj povas uzi
gxin, se almenaux kelkaj grupanoj scias iun el tiuj euxropaj lingvoj. La libro
estas en la formato A4, havas centon da pagxoj kaj spacon por la farendajxoj de
la lernanto. Gxi estas tiel-nomata "laborlibro" kaj ne enhavas
solvojn. La ekzercoj komencigxas per simplaj konkretaj substantivoj,
prepozicioj, numeraloj, nomoj de landoj (en -io formo) kaj de urboj,
sinprezentado - iom kiel en la lernolibro "Al paco ..". Gxi trejnas la
lernantojn pri substantivoj, verboj, adjektivoj, numeraloj, demandado,
vortfarado, korelativa tabelo, reliefigante la gravecon de la bazaj finajxoj -o,
-a, -e , -n . En la fino la auxtoroj bonvenigas la lernantojn al Ekzercoj 2, kiu
ne ankoraux aperis. L. Forsman verkis ankaux svedlingvan
gramatiketon. Laux mi la avantagxoj de liaj libroj estas la modera prezo,
praktika uzebleco, humuro kaj pacema vivkoncepto, tamen ne tro altrudema. ***
3)
SoftMemor: Helpilo
por lerni, instrui kaj diskonigi Esperanton
·
Lerni: SoftMemor estas praktika komputila progra-mo por
lerni vortojn kaj gramatikon surbaze de de-mandaroj. ·
Instrui:Cxu vi jam spertis, ke dum
instruado vi ne povas antauxeniri tiom rapide kiel vi volus cxar la lernantoj ne
rememoras la vortojn de la antauxaj lecionoj? Ludante solaj aux konkursante
inter si la lernantoj pli volonte kaj efike lernos la vortojn. ·
Diskonigi:
Krom en Esperanto, la programo
estas uzebla en aliaj lingvoj. Tiel la uzantoj kiuj ne konas Esperanton vidas,
ke gxi rolas en la listo de la elekteblaj lingvoj, ekzistas kaj estas uzata en
la praktiko. Pro tio la helpilo estas ankaux donac-ideo por geamikoj, infanoj,
genepoj, genevoj aux gekuzoj. Dum iliaj studoj gxi helpos al ili lerni historion
(datoj...), geografion (cxefurboj/landoj ktp) aux naciajn lingvojn.
liaj detaloj: Gxi
pridemandas je hazarda vicordo laux dezirata direkto (lingvo1® lingvo2 aux lingvo2®lingvo1) kaj kalkulas la elcentajxon de bonaj respondoj. ·
Gxi jam enhavas
cxirkaux 50 pretajn demandarojn: Esperanto (400 bazaj radikoj, tabelvortoj,
sufiksoj, prefiksoj, gramatikaj testoj ktp...), cxefurboj kaj landoj, germanaj
kaj anglaj neregulaj verboj ktp... ·
Vi aux viaj lernantoj
povas facile krei pliajn demandarojn per simpla tekstoredaktileto por adaptigxi
al la lernomaterialo. Eblas intersxangxi la demandarojn kun aliaj uzantoj (sur
disketo, per retposxto aux per nia hejmpagxo). ·
La demandaroj povas
esti "truaj" testoj, enigmoj, lauxtemaj listoj ktp. ·
Eblas ludi per pluraj
demandaroj samtempe (ekzemple per la vortolistoj de pluraj lecionoj). Eblas
elekti cxu oni entajpu la respondon, cxu la komputilo auxtomate korektu kaj cxu
la programo redemandu la malbone responditajn demandojn je la fino. ·
Gxi funkcias sub
Windows 95 kaj sekvaj, Mac OSX kaj kelkaj versioj de Linux. Eblas uzi la
programon en la sekvaj lingvoj: internacia, hungara, germana, angla, franca. La
demandaroj povas esti en aliaj lingvoj. ·
Prezo: 10 EUR (+5 EUR
por la sendokostoj). La acxetantoj ricevas lauxnoman version kaj rajtas ricevi
senpage la sekvajn versiojn. ·
Liverita
kun senpaga konvertilo por Esperanto-literoj kaj kvar aliaj senpagaj iletoj. Sur
la KD estas ankaux donacoj: E-litertipoj, E-tekstoj, vocxo de Zamenhof. ·
Rabatoj por grupaj
mendoj kaj ebleco farigxi peranto. Pliaj informoj kaj mendo cxe Thierry
SALOMON abonasoft@pro.hu,
http://abonasoft.netfirms.com,
ABONASOFT Bakáts u. 1/3 III.1. HU-1093 Budapest, Hungario, Tel: +36 1 217 3912 Faksilo: +36 1 328 0294 - Posxtelefone (WAP): http://tagtag.com/abonasoft/ 4)
Cxu ... q
informoj pri lerniloj, libroj,
eldonajxoj? q
retaj kursoj kaj e-forumojn? q
kursmaterialo por iu konkreta temo?
q
ebloj aldoni viajn proprajn
ekzercojn? q
informoj pri la UEA/ILEI ekzamenoj? q
listo de disponeblaj instruistoj? q
sinofertoj por gvidi kursojn,
prelegi ie en la mondo? q
anoncoj pri edukado? q
diskutejo? q
kurso-kalendaro?
|