|
1)
Ni observis, lernis kaj planis (CALICO 2002)
Inter
la kvarcento da partoprenintoj de tritaga konferenco de CALICO pri komputile
helpata lingvo-lernado, dudeko estis esperantistoj, arigitaj en delegacio de Esperantic
Studies Foundation (ESF). La kunveno okazis paske en la Universitato de
Kalifornio cxe Davis, malgranda sed modela universitata urbo najbare de la
sxtata cxefurbo Sakramento. Krom tri fest-paroloj, estis densa programo de
prezentajxoj, preskaux cxiuj kun praktikaj demonstrajxoj, kaj dudeko da budoj de
komercaj kompanioj. Ne eblas cxi tie resumi cxion; kiu interesigxas, vizitu: www.calico.org/CALICO02/ Tiris mian atenton prelego pri komputile liverata
kurso de TPR (Totala Fizika Reago), kio unuavide sxajnas
kontrauxdira. Frapa estis gxia verbo-centreco, kio cetere karakterizas la
plimulton de la demonstritaj programoj. Jen leciono por ni esperantistoj:
transirante de libro-bazita al komputil-bazita instruado; nia enhavo migru de
statika al dinamika. Ni vidis bonegan prezenton de ies matena rutino,
konsistanta el amaso da praktikaj, fizikaj kaj realismaj agoj. En unu ekzerco,
aperas vidbenda bildo de matenulo kun etendita mano, kun kvar objektoj flanke
(dentobroso, taso, kulero, visxtuko). Oni auxdas unu el kvar frazoj (ekz. Liza
brosas la dentojn). La lernanto devas muse kapti kaj tiri la dentobroson
gxis la mano de Liza. Por gratuli la gxustan elekton, Liza tuj ekbrosas la
dentojn. Je miselekto, sxi farus nenion. En alia oni stiras auxton laux vocxaj
ordonoj selektitaj de la programo. La montrita bildo evoluas laux la stirado de
la lernanto; protestante je malsekvo: Iru dekstren - haltu cxe la halt-signo
– bone vi turnis - sed, kio? Vi ne haltis antaux la signo! (polica
sireno).” Sono
ludas gravan rolon en la nunaj lerno-programoj. Oni preferas uzi registritajn
homajn vocxojn ol sintezitajn. Tipaj programoj permesas al lernantoj registri
sian vocxon kaj kompari tion kun modela vocxo. Parol-rekonaj programoj komencas
esti uzataj por funkciigo de aparatoj (lumoj ek, televidilo – kanalo dek kvin,
varmigo 23 gradoj… ktp.) sed ili ankaux ekprenas didaktikan rolon. Se la
parol-provoj de lernantoj estas rekonitaj, eblas doni vocx-analizon komparata
kun tiu de modelo. Unu programo esprimas similecon al la modelo per procentajxoj
por cxiu vorto. Alia vidigas tion per grafikajxo, lauxvorte kaj lauxlitere.
Elementoj kun simileco super 80% aperas verde, sub 80% rugxe. Tiel lernanto
scias precize kiuj sonoj perfidas sxin/lin kaj sekve bezonas ekzercadon. Alia
kreas el tio diagramon de la busxo, lango kaj gorgxo, kio eble helpas al
anatomie konsciaj lernantoj. Frapa projekto menciita (ne demonstrita) rekonas la
malperfektan elparolon de lernanto cxe donita teksto, digitigas gxin, komparas
gxin kun la digita parolo de modelo kaj laux tio modifas per kompleksaj
algoritmoj la misan parolon por perfektigi (aux bonigi) gxin. Tiel, la modela
prononco kiun la lernanto auxdas kaj alcelas, venas de ties propra vocxo! E-sperante
Post la konferenco, la ESF-aro kunsidis tra du
duon-tagoj por plani projektojn pri perkomputila lernado kaj uzo de Esperanto.
Ili unue resumis la viditajxojn el la konferenco; pro la paralelaj sesioj,
multaj raportis kion aliaj ne vidis. Pluraj maturaj komercaj instru-programoj
ekzistas: de Aurolog, Transparent Language, kaj multaj aliaj. Eldoni
E-version de iu el tiuj provizus kadron kiu unuflanke faciligus la kreo-taskon,
aliflanke limigus la eblecojn; farigxis pli favoraj la financaj eblecoj por tio.
Brigham Young Universitato montris instigan instruadon pere de kinejaj
filmoj sur DVD, ekzemple la francan per “Chocolat”. La mult-trakaj
sonaj kaj subtitolaj eblecoj liveras eblon spekti la filmon nur gxue aux en la
propra lingvo, aux la cel-lingvo, kun aux sen sub-titoloj (en L1 aux L2), kun
gramatikaj atentigoj (sone aux skribe), kun komentario priskriba (nun sxi
pasxas al la tablo, prenas la leteron…) aux interpreta (sxia mieno
esprimas timon pro la enhavo…) aux ekzercigaj demandoj. Tio povos montri
vojon pli plene ekspluati la vidbendon Pasporto
al la Tuta Mondo, kun ekzercoj, kurso kaj gvido por instruistoj sur DVD aux
en retejo (aux ambaux). Poste oni resumis la proprajn projektojn en konstruo:
lern-programo de Ian Fantom (GB), E Viva!,
el Usono Mind Scaffolds de Duncan
Charters kaj Denis Ferland, entenanta milojn da bildoj el la siatempe eldonita
bildvortaro de Benson, Curso de Esperanto
el Brazilo, k.a. En koncepta sed demonstrita stadio estas retejo ellaborata de
Hokan Lundberg, Sonja Petrovic, Henning von Rosen, Clayton Smith, Arono kaj
aliaj el ESF kaj TEJO-medio. Gxi nomigxas “Kursejo”, tamen gxi estas
certe pli ol ejo por kursoj, gxi povos ekesti bunta “eduka bazaro”. Rigardu
mem: www.kursejo.net. La
partoprenantoj konciis pri la atingoj kaj evoluo de edukado.net tra lastaj monatoj. Ne estis fina decido kiun
“podion” elekti/subteni; cxiuokaze estu kunlaboro, reciprokaj hipersaltoj
kaj dividado de
materialoj inter la podioj starigataj. Konsentite kaj diskutate la plano
evoluigi aux starigi edukan retejon. La plimulto de la parto-prenantoj estis
retuloj kaj komputistoj, malpliis la unuavicaj pedagogoj, tamen la skzitaj celoj
spegulis adekvate didaktikajn kriteriojn: El inter tiuj: ¨
La
kreajxoj havu dauxran valoron, sed estu lauxbrike konstruataj, por ke uzeblaj
eroj estu je dispono kiel eble plej baldaux. ¨
Ni kreu
gxenerale uzeblajn resursojn kaj apogu la diversecon: elekteblu diversaj
lerno-stiloj, evoluigo de diversaj lertoj (auxskultaj, parolaj, legaj,
skribaj…), diversa enhavo – kursoj kun kaj sen movadajxoj, por atingi
ekvilibron aux neuxtralecon (en pozitiva senco). ¨
Pretigantoj
kolektu kaj dividu spertojn, ankaux disponigu ilojn por faciligi al aliaj
enretigi siajn materialojn. ¨
La retejo
ofertu al progresantoj gamon da lerno-programoj, estu ankaux retaj babilejoj,
cxu por mikrofona/lauxtparolila konversacio, cxu per sinkrona aux nesinkrona
mesagxado. ¨
Estu
alloga(j) baza(j) kursoj, kies fino provizas malsxlosilon al babilejoj kaj aliaj
faciligoj. Tiumaniere pli kompletaj kursoj povos esti pli densaj kaj
kontentigaj. Estu materialo por cxiu nivelo, gxis inkluzive por la instruistoj. ¨
Ni
enplektu auxtentikajn materialojn en la kursojn (ekz. tekstoj el Monato,
Kontakto k.a.). Estu sonarkivoj, bildvortaroj kaj sercxeblaj saltenhavaj
gramatikoj, ligeblaj al la lego-materialoj. ¨
Cxefrolu
la pedagogio kaj ne la teknologio. Ni ne ofertu tro da teknikoj aux lern-elektoj
al komencantoj – multaj el tiuj estos ankaux komputilaj komencantoj.
„Difinante la
strategion.” Videblaj cxe la tablo estas Mark Fettes (Kanado), Grant
Goodall (Usono), Bertil Wennergren (Svedio) kaj Lusi Harmon (Usono) Certe
tra venontaj monatoj multo progresos sur cxi tiu kampo, cxar la kunveninta teamo
vere funkcios kiel labor-brigado. IPR raportos evoluon kaj petas artikolojn de
la kreantoj de la menciitaj programoj. Ni finu per dirajxo, tre konvene
tradukebla al Esperanto, de la lasta festparolinto en la konferenco de CALICO,
valida por ajna instruado, sed aparte memorenda cxe komputila: “Nia celo ne
estas transdoni lernajxojn, sed transformi lernantojn. Stefan
MacGill, Hungario. 2)
Konferenco de NRO-j cxe UNESKO 12-14.2002 El la 343 Ne-Registaraj Organizoj
partoprenis 133. Nian Ligon repre-zentis Jean-Pierre Boulet kaj Renée Triolle,
kaj nome de UEA cxeestis Vincent Charlot. La Konferenco akceptis 8 rezoluciojn,
proponojn por la plua agado, laborplanon gxis la jaro 2005 kaj rekomendojn por
la sekvaj 10 jaroj. Kion povas fari ILEI? Ø
interveni dum kunvenoj, en pauxzoj, diskuti kun homoj, proponigxi
kiel prezidanto de kunveno por tiel aperi en la postaj dokumentoj Ø
traduki kaj surretigi la bazajn dokumentoj de NROj, instigi la
landajn sekciojn rilati kun la naciaj komisionoj de UNESKO kaj NROj Ø
landaj sekcioj pripensu, kiel ili povus kontribui al la dekjara
plano por senperforto kaj paco por la infanoj en la mondo, kaj post la eventuala
kontribuo ili informu la estraron de UNESKO. laux detala raporto de Renée Triolle |