|
Nova
eldono de la gvidilo de internaciaj ekzamenoj En majo
aperis dua eldono de la gvidlibreto por la elementa kaj meza niveloj de la
Internaciaj Ekzamenoj de ILEI kaj UEA. La unua eldono de la gvidilo, verkita de
Stefan MacGill, aperis en 1989 kaj post elcxerpigxo gxi estis sensxangxe
represita en 1996. La unua parto de la 34-pagxa gvidilo enhavas la celaron,
postularon kaj regularon de la ekzamenoj. En la dua parto estas specimenaj
tekstoj de la ekzamenoj de ambaux niveloj. Interesitoj povas do ricevi bonan
bildon pri la ekzamenoj kaj sekve pli bone prepari sin. La gvidilo tauxgas kiel
ekzercilo por memstudantoj sed ankaux por kursoj. La nova
eldono estas reviziita de Atilio Orellana Rojas, la nuna prezidanto de la
Internacia Ekzamena Komisiono de ILEI/UEA, kiu povis konsideri la spertojn el la
ekzamensesioj, okazintaj jam en multaj landoj en cxiuj kontinentoj. La libreto
kostas 6,60 guldenojn. La libroservo de UEA donas trionan rabaton ekde tri
ekzempleroj. Kalendaroj La
posxtkarta kalendaro de IEI por la jaroj 1999 kaj 2000 estas jam haveblaj. La
kalendaro utilas, ekzemple, por sendi al amikoj viajn novjarajn bondezirojn aux
por instrui al viaj E-gelernantoj la kalendarajn esprimojn. La prezoj,
ekskluzive de la sendokostoj estas jenaj: kvanto – prezo (NLG) 1 –
1,00; 5 – 4,00; 10 – 7,50; 25 – 15,00; 50 – 30,00; 100 – 55,00; 500
– 275,00. Se vi
mendas 500 ekzemplerojn, la sendokostoj estas inkluzivitaj en la prezo. Ekzercoj
al la Tuta Pasporto
La prezoj
de la Ekzercoj al la Tuta Pasporto, la ilustrita ekzercaro pretigita de ILEI
[vidu la ilustron] apoge al la usona vidbendo Pasporto al la Tuta Mondo,
prezentita sur p. 33 de IPR 98/3 estas nun fiksitaj. Cxe ILEI kaj UEA la prezo
estas 7,80 NLG por la nebindita kolekto kaj 9,00 NLG por bindita ekzercaro. La
du-vidbenda kolekto (lecionoj 1-4), kune kun la ekzercoj kaj la scenara teksto
estas acxetebla de UEA kontraux 174 NLG. Cxe ELNA la sama bendo-kompleto kostas
90 USD kaj la ne-bindita ekzercaro en formato "Letter" kostas 5 USD. Internacia
konkurso de infan-desegnajxoj La
Kultur-Domo de la urbo Milanowek kaj E-Grupo funkcianta cxe la Kultur-Domo
invitas infanojn kaj adoleskulojn (de 6 gxis 18-jarajn) en la tuta mondo
partopreni konkurson de infan-desegnajxoj, kiun oni organizas en kunligo de la
100-jarigxo de la urbo Milanowek. Temo: Mia malgranda patrujo. La
partoprenanto de la konkurso prezentas sian plej proksiman cxirkauxajxon hejme,
en la familio, lernejo, regiono, urbo aux vilagxo, en kiu li/sxi vivas, aux
prezentas scenojn pri la cxiutaga vivo, tipaj festoj, familiaj solenajxoj,
kutimoj, ktp. En la konkurso povas partopreni infanoj el la tuta mondo,
inkluzive de la poldevenaj infanoj, kies gepatroj ekz. konstante logxas
eksterlande. Unu
partoprenanto rajtas sendi maksimume du konkursajxojn. La realig-tekniko de la
konkursajxo estas lauxplacxe elektebla. Formato A-3 aux proksima laux la
grandeco. La limdato de la alsendado de la konkursajxoj: la 15-a de aprilo 1999. La
konkursajxoj estos prezentitaj dum speciala ekspozicio en la Ekspozicia Centro
de Milanowek dum 4-6 semajnoj, komencante de la 2-a de majo 1999. Oni
antauxvidas objektajn premiojn (po 3 en cxiu agxogrupo). Krome estos atribuita
premio de la urbestro de Milanowek, premioj de kelkaj firmaoj de Milanowek -
produktantaj diversajn objektojn, dolcxajxojn k.a. La
premiojn kaj diplomojn oni dissendos al la infanoj perposxte gxis la fino de
junio 1999 kune kun la E-lingva mallonga historio de la urbo Milanowek. La adreso,
al kiu oni sendu la konkursajxojn kaj ricevu pliajn informojn estas jena:
Miejski Osrodek Kultury, ul. Koscielna, PL-305-822 Milanowek, Pollando. Eldonplanoj por ILEI en 1999
NdlR: en
IPR 98/4 ni promesis, ke en la venontaj numeroj ni prezentos al vi resume la
planojn, kiujn la estraranoj kaj komisionestroj estas pretigantaj pri siaj
agadoj en la respektivaj kampoj. Nun sekvu la planoj de Stefan MacGill, nia
vic-prezidanto, sur eldona kampo, en okupigxordo: ·
Kunredakti jubilean antologian numeron de Juna amiko. Intense prilaborata
januare cele al solida 52-pagxa numero. Estos inkluzivita en abono por 1999 kaj
aparte acxetebla. ·
Trovi novan ekspedo-vojon por Juna amiko kaj nia libroservo. La hungara posxto
sxokis nin per afrank-altigoj inter +60% kaj +250%, dum ni bugxetis la kutiman
+17%. Sekve, ni transiros al komerca ekspedisto - unu proponas tarifojn 25%
malpli ol la posxto. Do, vundiga sed ne mortiga bato por ni. Sercxoj, negocoj
pluiras, solvo gxis marto. ·
Indeksi per datum-bazo la enhavon de la dudek kvin jaroj de Juna amiko. Farita
la periodo 1986-95. Post poluro estos lokita en la hejmpagxo de Juna amiko. ·
Integri la invetaradon kaj fakturadon de la liga libroservo. Jarsxangxa
inventaro farita kaj sistemo kreata. ·
Eldoni la unuan kajeron en serio da lerniloj por etuloj (7-10-jaraj), reage al
urgxa peto de nia projekto Interkulturo. La serio nomigxos OKULO, laux gxia
gvida figuro. 25 pagxoj verkitaj por 32-pagxa kajero - ilustrado kaj financado
solvataj. ·
Verki ekzercojn por lecionoj 5 kaj 6 de la usona vidbendo Pasporto al la Tuta
Mondo, por ke ili aperu samtempe kun la bendoj antaux la UK. ·
Koncepti (dum la estrar-kunsido) fresxan varbilon por ILEI kun la nunaj
aktivuloj kaj iliaj planoj. ·
Plani kaj verki novan pli verbo-centran eldonon de la unua kajero de Tendaraj
tagoj. Restas nur 120 ekz. de gxia dua eldono. Krei instruistajn gvidilojn por
kajeroj I kaj II (tiu lasta promesita jam en 1998). Retaj aferoj Korekto En la artikolo pri la interreta
pagxaro de ILEI (98/4 p. 31-32.) mankas gxuste la adreso: http://www.uniroma3.it/lps/esp/ilei/.
Pardonu pro la eraro! - NdlR Koresponda listo pri
Esperanto-instruado Tiuj, kiuj
interesigxus pri partopreno en retposxta diskutlisto pri E-INSTRUADO, bonvolu
kontakti informcele: Mauxro La Torre <m.latorre@uniroma3.it> |