|
Blazio Vaha Sinsekvo
Ideoj helpe al planado de la instru-materialo
Cxiu
instruisto scias, ke oni konstruas bonan instru-materialon laux la principo
„de simplo direkte al kompliko”. Oni instruas pli frue 1 ol 10. Adicio
antauxas multiplikon kaj multipliko devas aperi pli frue ol potencado. Cxiu
lingvotraktanto - lernanto, instruanto, uzanto - scias, ke en dua lingvo plej
simpla estas tio, kion oni konas el la unua lingvo, t. e. koincidajxoj,
similajxoj. Sekve oni akordas ankaux pri la ideo, ke materialon de instruata
fremda lingvo oni konstruu el modeloj grade pli-kaj-pli diferencantaj disde
modeloj de la gepatra lingvo. Tamen
multaj tion opinias ne ebla, se temas pri gelernantoj kun diversaj gepatraj
lingvoj. La klarigo estas simpla: pri fenomeno, je kiu oni havas
helpe-transporteblan (pozitive transfereblan) fenomenon en lingvo A, oni eble
havas gxuste misinfluan modelon en lingvoj B kaj C. Jes,
certe ne eblas konsideri cxion samtempe! Multo tamen estas konsiderebla
samtempe, pro la fakto, ke multaj aferoj el vidpunkto de certa fona lingvo estas
absolute neuxtralaj. Kvankam por hungaro la fama akuzativo ne estas speciale
malfacila - sed ja ankaux nominativo kauxzas nenian specialan problemon, kaj
hungaran infanon tute ne gxenos, se en la unuaj du lecionoj akuzativo ne
okazos... Simile, almenaux se temas pri auxda kaj parola uzo, distingo de s kaj
sx por hungaraj infanoj ne estas malfacila, sed ja tute ne gxenos ilin, se la
enkonduko lauxos la kapablojn de infanoj hispanaj aux finnaj. Ne malhelpas
italajn infanojn, se anstataux la por ili versxajne facilaj vortoj gxirafo kaj
testudo, en la unuaj frazoj rolas prefere kato, aux lupo, kun nuraj malfermaj
(vokal-finaj) silaboj kaj sen afrikato (c, cx, gx) – do vortoj facile
prononceblaj ankaux por infanoj, kies gepatra lingvo enhavas nur malfermajn
silabojn kaj ne havas afrikatojn. Simile al oftecaj listoj kiel tiu de Zlatko
Tisxljar, oni povus kompili ali-vidpunktajn preferlistojn, cele al helpo kompili
lernomaterialon. Eblas
ankaux komence enmeti fonetikajn ekzercojn (por prepari ekzemple la enkondukon
de afrikatoj) kiujn reprezentantoj de iuj nacioj rapidege povas trakti kvazaux
kure, dum aliaj ilin povas mult-ripete kaj dauxre reprovadi gxis sukceso, por
havi la kondicxojn por glata progreso posta. Estas grave, cxiuokaze, ke
materialo por komencantoj kaj por internacia uzantaro, eblige enhavu ankaux
tion. Iam
mi diris, ke por hungaraj infanoj, pro ecoj de la lingvo hungara, estus oportune
komenci ian ajn instru-materialon je frazoj senkopulaj. Oni komencu (aux
dauxrigu tuj post salutformoj kaj eventualaj unukomponentaj frazoj) - je frazoj
el nura subjekto kaj verba predikato. Ankaux poste, dum tempeto, oni ankoraux
evitu frazojn de la tipo *Li estas Adamo* cxar hungara infano tian frazon tuj
transformos laux la modelo „Õ Ádám”1 je *Li Adamo*: oni, se necese,
trovu alian manieron de identigo. Post
similaj rekomendoj oni kutime replikas dirante, ke por aliaj, alilingvaj infanoj
gxuste tiuj identigaj frazoj kun kopulo estas la plej simplaj. Cxu
ikso estas tio aux tie? Mi
pensas, ke la frazoj kiel T
i o estas lito kaj T i e estas lito. Tio
estas tapisxo. kaj Tie estas tapisxo. en
Esperanto estas simplaj egale, almenaux por reprezentantoj de lingvoj kun
gxenerala uzo de kopulo, komparu: To jest łóżko – Tam jest łóżko; Das
ist ein Bett – Dort ist ein Bett; That is a bed – There is a bed. Krome, la
pragmata funkcio de la (po) du frazoj estas cxie sama. Demandi je tiuj du
frazotipoj en Esperanto – same estas afero egale simple, por homoj kiuj en la
gepatra lingvo havas ambaux frazomodelon: Kio
estas tio? Kio estas tie? Simile
statas la afero, sxajne, ankaux en aliaj kopulo-sxataj lingvoj – en gxermanaj,
latinidaj, sed ankaux en kelkaj slavaj lingvoj, ekzemple. What
is that? What is there? Was
ist das? Was ist dort? Co
to jest? Co tam jest? Do
nenio malhelpas, ke oni unuece, ankaux en internaciaj lernolibroj de Esperanto,
preferu komence „prezentajn” frazojn kun tie al prezentaj frazoj kun tio.
Indiferente por multaj, plifacilige por hungaroj. Simile:
iom ajn facilaj estas identigaj frazoj de Esperanto por angla, franca, germana.,
pola aux portugala infanoj, nenio speciale malfaciligas por ili ankaux frazojn
el subjekto plus netransitiva verbo. Tial mi komencis, junagxe, mian instruadon
per frazoj kiel Adamo dormas, Maria kuiras, Eva ploras, Cezaro bojas, mi -
foriras ks.. Cxu
vi vidas min aux krokodilon? Ni
scias, ke akuzativo de rekta objekto stumbligas multajn parolantojn de la
latinidaj lingvoj, sed ankaux aliajn. Sed ni povus konsideri, ke ecx en lingvoj,
kie nominativo kaj akuzativo de substantivo tre ofte ne diferencas, oni ja havas
diferencajn formojn de nominativa kaj ne-nominativa (eventuale akuzativa)
persona pronomo. Kial komenci je Kato pelas muson, aux Karlo mangxas cxokoladon,
se oni povas komenci ankaux je Vi vidas min? Ja la diferencoj de I
- me ich
- mich aзъ
- мене ja
- mňa, ma
ja
- mne, mnie, mě я
- меня subtenas
la gelernantojn, kiujn substantivoj kun koincidaj kazo(manko)j lasus senapogaj. Nu,
laux similaj observoj mi pensas, ke oni povas sekvi sinsekvojn kiel (Mallongigoj
sube: S: subjekto V: verbo, verba predikato Ad:- adverbo aux nerekta objekto O - (cxi tie!): rekta objekto) 1e:
Frazoj unukomponentaj (vere aux sxajne): Parte
elipsaj: Hej! Hop! Saluton! Dankon! Gratulon! Bovenon! Brave! Pluvas! Negxas.
Venu! Bone! Jes! Ne! Bis! Pure
elipsaj frazoj: Nomo?! Profesio?! Adreso?! Telefonnumero?! (Via nomo? Via
profesio?). 2e:
frazoj S V: Magdalena staras. Johano gimnastikas. Francisko lernas. Gabrielo
laboras. Mi sidas. Mi lernas. Petro kuras. Adamo dormas. Ni babilas. Li
biciklas. Li sidas. Ili promenas. Francisko parolas. Georgo legas. Simono
kalkulas. Eva kantas. 3e:
frazoj SVE: Versxajne estas lauxcele poste havi frazojn kun lokadjekto kiel la
subaj: Magdalena staras tie. Karlo estas hejme. Francisko lernas hejme! Gabrielo
lernas hejme. Johano staras tie. La hundo dormas tie. La libro kusxas tie. La
kajero estas tie. La turo staras tie. La kreto estas tie. La arbo estas tie. La
katedralo estas tie. La monto estas tie. La insulo estas tie. Vi estas tie. 4e:
frazoj SVO (pronomo persona): Petro
vidas min. Vi vidas min. La patrino vekas min. La patrino amas min. Petro
invitas min. Klara moketas min. Cxiu instruas min. Fiziko interesas min. Oceano
logas min. Vi, amiko, tedas min. Cxu vi, kara, amas min? 5e:
frazoj SVO (persono). Frazoj kun akuzativa substantivo kiel rekta objekto aperu
nur poste. Versxajne estas preferinde unue havi substantivojn pri homo, - ofte,
en certaj lingvoj, akuzativo de substantivo pri homo estas distingata, dum
akuzativo de objekto-nomo koincidas kun nominativo: Klara moketas la fraton.
Johano amuzas Karlon. Petro vidas kantiston. Laste aperu kaj oftigxu
akuzativo de komuna substantivo: 6e: Johano atendas la
finon... (SVO...) Eble la supraj ideoj kaj
ekzemploj estas evidentaj kaj ne estus aparte dirindaj. Tamen oni trovas
komencajn lecionojn de lernolibroj por komencantoj, kie aperas facilajxoj kaj
malfacilajxoj sen suficxe zorga elekto. Cxiuokaze, mi prezentis esence nur
frazoskemojn. Kursokreantoj mem trovu frazojn pli konvenajn, laux agxo kaj
cetero... Do la suprajn ekzemplo-frazojn laux viaj bezonoj, atentu aux
preteratentu. Blazio
Vaha 1 Kiel konate, hungaraj infanoj
iam troßeneraligas laª inversa direkto. Ili konkludas, ke se predikateco
de Adamo estas esprimenda per estas, tio sama devas validi ankaª pri
verboj. Tial ili produktas frazojn kiel Maria estas kuiras, Eva estas ludas. |