44-a ILEI-Konferenco en Kopenhago (Danio)
17-23 julio 2011
Kun lingvo de amo en la lando de Hamleto
En la jaro 2011 ILEI konferencos en Kopenhago, la semajnon antau
la UK, 17- 23 julio, kun la tradiciaj
kleriga, faka, organiza kaj kultura programoj, kaj, kiel chiam, kun io nova.
Tiel la konferencanoj povos plani unuvojaghe dusemajnan restadon dum la du eventoj
por plene ghui la richajn konferencan kaj kongresan programojn, kaj konataghi
kun la kulturo de Danio kaj belajhoj de ghia chefurbo kaj aliaj vizitotaj lokoj.
Vi povas alighi per reta
alighilo, au sendi retposhte simplatekstan alighilon.
Vi baldau povos ankau elshuti printeblan alighilon kaj printeblan informilon.
Konferenca temo:
Lingva politiko kaj lingvaj rajtoj en edukado
kaj scienca komunikado
La temo enfokusigas lingvan politikon kaj sintenon de shtataj kaj klerigaj
instancoj, konsekvencojn de ties tiutemaj decidoj, staton kaj evolutendencojn
de lingvaj rajtoj en edukado kaj scienca komunikado konekse kun la oficiala
lingva politiko, kaj pozicion de Esperanto en tiu kunteksto. Alighantoj estas
bonvenaj proponi siajn kontribuojn al traktado de la konferneca temo, lau subtemoj:
" Lingvo de scienca komunikado
" Edukado kaj ekzamenado en gepatra kaj fremda lingvoj
" Edukado kaj scienca komunikado per Esperanto
" Esperanto en modernaj amaskomunikiloj.
Pli pri la konferenca temo.
Bonveniga mesagho de la ILEI-prezidanto.
Partopren-listo de la 44-a ILEI konferenco je la 29a junio 2011
Alvoko pri la 44-a ILEI konferenco kun skiza programo - marto 2011 (PDF)
Simpozio de la 44-a
Konferenco en Kopenhago
Programo de la 44-a
Konferenco en Kopenhago
Kotiztabelo: Konferenco
2011, Kopenhago
Loghado, manghado,
bankedo dum la 44-a Konferenco
Ekskursoj dum la Konferenco
en Kopenhago (17-23 julio 2010)
Kondichoj de pago
kaj repago, ceteraj informoj pri la Kopenhaga Konferenco
****
Programo de la Tago de la Lernejo dum UK
|