Alvoko al la sekciestroj
|
Alvoko
al la sekciestroj En
la dua junia numero de Eventoj titolpagxe aperis la kontrakto inter ILEI kaj
Eventoj, kiun subskribis la 26-an de marto 1993 Stefan
MacGill kaj László Szilvási.
Samtempe mi ricevis leteron de la redaktoro de Eventoj kun la peto, ke mi petu
informojn de la ILEI-sekciestroj, cxu ili sukcesis plenumi la kontrakton en sia
lando? Cxar la kontrakto aperis tiutempe, en la 3/93-a numero de IPR, mi nun
ripetas tiujn punktojn, pri kiuj Eventoj aparte interesigxis:
„2.1. ILEI per cxiuj siaj rimedoj instigas siajn membrojn, la
E-kursgvidantojn, la E-instruistojn aboni al la gazeto Eventoj, kiu servos
ankaux kiel rapida informilo inter la ILEI-membroj en la intervalo de du
IPR-numeroj. (NdlR
- Dum la Konferenco de ILEI en Finnlando la Komitato
2.2. ILEI per siaj rimedoj (konferencoj, seminarioj, IPR, ktp.) instigas
siajn membrojn, ke en cxiu kurso oni „instruu” ankaux movadajn konojn.
2.7. Eventoj certigas la eblecon por ILEI aperigi operativajn, rapidajn
informojn al siaj membroj.” [La
demando: Cxu oni sendis informojn?]. Al
la lasta demando, kiu samtempe estas peto, mi aldonas nun mian propran peton,
cxar ankaux nia redakcio devas batali por la informoj. Estas kelkaj instruistoj
cxirkaux la redakcio, kiuj fidele sendadas materialojn, sed la kontakto kun la
landaj sekcioj kaj arangxoj ne funkcias
perfekte. Gxis nun nur tre malmultaj sekciestroj sendis al mi materialojn
(escepto ekz. Márta Kovács, Hans
ten Hagen kaj la nova finna sekciestro, Raita
Pyhälä). Se cxiu sekciestro nur unufoje sendus ion en unu jaro, mi havus
naux aktualajn materialojn por cxiu numero. Mi scias, ke ne tio estas via cxefa
tasko, kaj ne cxiuj el vi havas tempon verki. Tamen vi estas tiuj kompetentaj
personoj, kiuj havas la plej grandan superrigardon pri via lando, kiuj havas la
plej bonan kontakton kun la lokaj pedagogoj, institutoj, verkemuloj ktp. Do, mi
petas vian kontribuon por ke IPR estu pli aktuala kaj fresxa ol gxis nun.
Jozefo Németh, redaktoro |