Novaj estraranoj
|
Ni
prezentas novajn estraranojn de ILEI: Brunetto
Casini Naskigxis
en la jaro 1954 en Pisa, Italio. Studis matematikon, kun statistika kaj
informadika specialigxoj. Lernis E-on kiel liceano en 1970, kaj de 1971 li estis
estrarano pri eksteraj rilatoj de Itala E-junularo. De 1974 li estis estrarano
de TEJO, gxenerala sekretario dum ses jaroj kaj poste vicprezidanto. De 1977 li
estas komitatano de UEA, unue kiel reprezentanto de TEJO, poste en kategorio
A, reprezente de Itala LA, laste kiel komitatano C, de 1989 li estas
revizianto de la kontoj de UEA por la komitato. En
1977 li fondis eldonejon Edistudio, kiu de tiam regule eldonas librojn kaj
muzikajn kolektojn en la internacia lingvo, same kiel librojn pri la internacia
lingvo en la naciaj lingvoj, inkluzive de kolekto de instrulibroj, kiuj nombras
kvar lingvo-kursojn por itallingvanoj, vortarojn; Esperanto-kroata kaj
kroata-Esperanto, la internacian lernolibron "Kunvojagxu" kaj (en
preparo) grandajn vortarojn Itala-Esperanto kaj Hispana-Esperanto. Lia
kunlaboro kun ILEI datas je la internacia lerneja eksperimento organizita de
Sonnabend kaj Dazzini, kiam la sciencaj rezultoj de la arangxo aperis libroforme
cxe Edistudio, kiu dum pluraj jaroj eldonis ankaux IPR. Plurjara ILEI-ano. Atilio
Orellana Rojas Naskigxis
en 1963 en Las Termas de Rio Hondo, Argentino. Studis kecxuan lingvon en la
Nacia Universitato de Santiago del Estero. Diplomigxis pri klasika filologio en
la Universitato de Cordoba, Argentino. Okupigxis pri la kecxuismoj
cxe hispanparolantoj de norda Argentino, gxia fonetika substrata agado
kaj cxeesto en toponimoj.
Membro de porindigxenaj organizajxoj Kuska Tiyay kaj Survival. Auxtoro de pluraj
fakaj artikoloj, cxefe pri la lingvoj, mitologio,
kutimoj, muziko kaj situacio de diversaj indigxenaj etnoj en Argentino
kaj aliloke
en Suda Ameriko. Esperantisto
ekde 1984. Li estas konata en E-medio kiel alte kvalifikita
instruisto de Cseh-metodo.
Cseh-kursojn kaj seminariojn gvidis en pluraj landoj, i.a. Koreio, Ganao. Helpis
en la organizado de la pasintjara Afrika E-kongreso. Komisiito de UEA pri
amerika agado. Membro de Internacia Ekzamena
Komisiono de Internaciaj ekzamenoj de UEA/ILEI. |