|
Kial
oni devus lerni Esperanton? Ronald
J. Glossop, Sankta-Luiso, Mizurio, Usono Prelego dum Tago de Lernejo, Universala
Kongreso, Gotenburgo, Svedio, 29 julio 2003 „Kial
oni devus lerni Esperanton?” Bedauxrinde, estas multaj homoj, speciale en
anglaparolantaj landoj kiel Usono, kiuj ne demandis pri tio, cxar ili neniam ecx
auxdis la vorton „Esperanto”. Tamen tio estas demando, kiun cxiu
esperantisto devus esti preta senhezite respondi. Kompreneble,
la respondo ne estas la sama por cxiu persono. Plue estas diversaj specoj de
kialoj. Mi volas diskuti kun vi kelkajn el ili en tri kategorioj. Tiuj tri
specoj de kialoj estas (1) la praktikaj kialoj, (2) la mens-pligrandigaj kialoj,
kaj (3) la moralaj kialoj. La
unua praktika kialo, kiun mi volas mencii, estas por amuzi vin. Per Esperanto vi
povas renkonti kaj konatigxi kun multaj bonkoraj interesaj kleraj lertaj
talentaj personoj, vojagxi al diversaj landoj tra la tuta mondo, gxui vere
internaciajn festojn, kaj auxskulti muzikon kaj danci dancojn de multaj kulturoj.
La tuta planedo povas igxi via ludejo. La
dua praktika kialo estas por havi konatajn (kaj ecx gxis nun nekonatajn)
samideanajn amikojn, kiuj salutos kaj bonvenigos vin ie ajn en la mondo.
Kelkfoje ili ecx invitos vin mangxi kaj resti en siaj domoj en foraj landoj.
Kiel esperantistoj ofte diras: „Se vi volus gajni monon, studu la anglan; se
vi volus havi amikojn, lernu Esperanton”. Sendube estas vera aforismo, ke
esperantistoj havas bonajn amikojn cxie. Preter tio, ne forgesu, ke kelkfoje
esperantistoj ecx trovas edzon aux edzinon. La
tria praktika kialo lerni Esperanton, speciale por infanoj en anglaparolantaj
kaj aziaj landoj, estas, ke Esperanto provizas bonan manieron komenci la studon
de alia lingvo krom la denaska lingvo. Diversaj eksperimentoj montras, ke
lernantoj povas pli rapide lerni la lauxregulan lingvon Esperanto ol euxropajn
naciajn lingvojn kiel la anglan kaj la francan. Plue oni povas observi, ke
lernantoj, kiuj unue studas Esperanton anstataux studi pli malfacilajn lingvojn,
poste pli avide lernas aliajn lingvojn. Ili sentas, ke ili havas la kapablon
fari tion. Male, la studado de pli malfacilaj lingvoj kiel la latina kaj la
angla ofte malkurigxigas la lernantojn provi lerni aliajn lingvojn. Nun
mi turnigxu al la dua speco de kialo studi Esperanton, nome, por pligrandigi
vian menson per pli bona kompreno de la mondo. Kiel bone diras kanada
esperantisto D-ro Stevens Norvell el Nov-Skotio, Esperanto estas „fenestro al
la mondo”. Kiam oni kapablas legi kaj auxdi nian lingvon, oni povas informigxi
pri aliaj landoj, aliaj kulturoj, kaj aliaj vidpunktoj per libroj, jxurnaloj,
revuoj, sonbendoj, vidbendoj, radiaj kaj televidaj elsendoj, retejoj, kaj
ret-mesagxoj. Oni povas informigxi el neuxtrala vidpunkto pri kio okazas tra la
tuta mondo. Plue
ne estas nur specifaj informoj, kiujn vi povas ekscii. Oni gajnas ankaux pli
bonan mondkoncepton gxenerale. Oni ne plu estos tiel ligita per lingvo al
malgranda parto de la Tero kaj la vidpunktoj de tiu lingva aux kultura komunumo.
Oni konatigxas kun la tuta homa komunumo. La
tria speco de kialo lerni Esperanton estas por mi persone la plej grava. Gxi
estas la morala kialo, kaj gxi havas du flankojn: Unue,
oni povas havi rilaton kun aliaj personoj tra la tuta mondo sur bazo de egaleco
kaj justeco cxar oni uzas tutteran neuxtralan lingvon anstataux uzi la propran
nacian lingvon. Vi ne postulos ke aliuloj uzu vian lingvon, kaj ili ne postulos,
ke vi uzu ilian lingvon. Sekve ekzistas sento de egaleco kaj justeco inter vi
kaj aliuloj. La
dua aspekto de la morala speco de kialo lerni Esperanton estas la fakto, ke,
kiel esperantisto, oni helpas krei evoluantan harmonian tutmondan komunumon. Per
Esperanto oni igxas parto de tre grava historia movado, kiu antauxenigas la
solidarecon inter cxiuj homoj. Esperanto ne estas nur lingvo. Ni esperantistoj
estas tute nova speco de universala komunumo bazita sur la uzo de nia tutmonda
lingvo. Ni nun kune movigxas preter la internaciismo de la dudeka jarcento al la
tutmondismo de la dudek-unua jarcento. Tamen ni samtempe helpas konservi la
diversajn naciajn lingvojn en la diversaj mondpartoj. Sendube
estas aliaj kialoj lerni Esperanton, kiujn mi ne menciis. La situacioj kaj
motivoj de homoj estas tre diversaj. Tamen mi esperas, ke la ideoj, kiujn mi
prezentis cxi tie, helpos vin persvadi aliulojn, ke ili devus lerni Esperanton
kaj aligxi al nia evoluanta tutmonda komunumo. |