Fabele pri IIK
Hejmen ] Supren ]

 

Jarraporto 99
KCE002
Prelego de Mattos
Notlibro 00/2
Libro de Melnikov
Fabele pri IIK
El la landoj 00/2
Johano Petik
UEA Estrarkunsido
Sekciaj raportoj

“Fabela” rakonto pri IIK

Motto: “Ni sidis sur la sojlo / kaj la solo soris / en altojn, en altojn. / Sube pitigxis / la tronoj, / la turoj – / kvankam ni estis / la plej malgrandaj / kauxrsidante sur la sojlo…. Ni verkis, ni kreis – / kaj ni eksentis / la manojn de Dio / sur la sxultro. / Ni auxdis zumon diafanan / de la sferoj.” (Imre Szabó – Soraj sojloj)

La fermitaj okuloj imagas al si la nedireblan senton esprimatan de la poemo. La pensoj flugas en la tempon, antaux kelkaj monatoj, rememorante la pasintjaran IIK, la belajn iamajn momentojn pasigitajn kune kun la 37 infanoj el 14 landoj kaj kun nia gvidanta cxarmega teamo. Kune, unu helpe de la aliaj, ni kreis fabelan mondon, kiu sendube restos por cxiam kaj por cxiuj, kiuj travivis gxin, nekredeblajxo de la vivo.

Mi ofte pensis pri la plej tauxga maniero paroli kaj rakonti pri la pasintjara IIK. Kelkfoje mi tutsimple diris al mi ke ne havas sencon tion fari, cxar la vortoj ofte detruas la magion de iu travivajxo. La sentoj estas la verko de la nedireblajxo, estas plej intima afero kiu gxojigas la koron kaj la animon. Klopodo de materialigi la sentojn per paroloj estas ofte frakaso, speciale, cxar mi dauxre diris al mi ke, ecx se mi ion rakontas, la aliaj tutsimple ne komprenos kion ni kune, fabelece travivis.

Fabeloj eniris realecon

Pro tio mi petis la helpon de la mirakla, fabela mondo, kiu cxirkauxas nin kaj atendas pacience nian malkovron. Mia cxefa instiganto al la rakonto estis, kompreneble, la cxarmega Villi Abelo, kiu maltrankvile vizitis min iun nokton kaj klarigis ke la magio ne plu vivos en la mondo se ni ne rakontos pri gxiaj efikoj. Sekve, la fabela vocxo malsupreniris sur la teron, pere de la abeleto, kiu „spionis, kion la olduloj preparis kaj planis” kaj kiu „zum-di-sxvup povis doni al la organizantoj kelkajn konsilojn” dum la pasintjara IIK. Cxu gxi sukcesis? Ni kune analizu tion…

Komenco kaj preparado

Oni povas facile aserti ke la kongreseto estis granda pedagogia kaj psikologia verko, miksajxo inter la homaj klopodoj kaj la nevidebla helpo de la fabela mondo. Ekde la komeco ni klopodis eniri kaj enirigi la infanojn en magian etoson, kies cxefa personeco estis nia Villi Abelo. Gxi farigxis la simbolo mem de la tuta kongreseto kaj ludis gravan rolon, cxar, sendube, gxi estis la enirvojo al la mirakla mondo de la fabeloj, kiu servis kiel identigilo de infaneco. La ideo ke Villi prezentu la programon, forme de tre alloga kongreslibreto, kvazaux gxi estus “spiono” de la granduloj, plifortigis la sugeston ke cxio estis iel fabelece kreita. Ne plu estis plenkreskuloj kiuj diktis ion, sed aperis kasxita ligo inter la infanoj kaj la „olduloj” pere de tiu cxi ludema, fabeleca personeco.

Formado de teamo

Sed la vocxo de Villi sentigxis ecx antaux la kongreseto, dum la elekto de la teamo. Helpantoj de gxi estis „ses frenezaj” personoj, kies cxefaj roloj estis subteni la jam ekekzistantan magion. Grava tasko! Estis postulitaj antauxkondicxoj: kapablo rezigni pri la seriozeco de plenkreskuloj, farigxi denove infanoj kaj krome, havi empatiajn kaj pedagogiajn kapablojn, gvidi laborgrupojn, kaze de bezono. La tuta teamo kunigis diversajn agxojn kaj naciecojn, miksis sukcese proprajn spertojn kaj kapablojn. Gxi estis preparita jam kelkaj tagoj antaux ol la kongreseto komencigxu, por ke la teama unuigxo kaj identeco aperu kaj por ke la kunlaboro estu efika. Cxio evoluis sub magia influo.

Kadraj kondicxoj kaj celoj

La zumo de Villi gvidis nin en belegan pejzagxon, ejo de la kongreseto. La arbaro, la floroj kaj la herboj, la kanto de diversaj birdoj kaj la cxeesto de bestetoj en eta zoologia gxardeno kunformis la naturan kadron, kvazaux transprenita el oldaj legendoj kaj alportita en la nuntempojn. Al tiu cxi natura kadro aldonigxis la fakto ke la regiono mem estis natura rezervejo, kiu protektis centron por infanoj, bone organizitan kaj ekipitan. La eblecoj de la ejo por krei situaciojn kiuj similu al nerealeco, al ekzistado kiu interrompis la ligojn kun la vera, reala mondo, estis senfinaj. Kaj por pli facile eniri la legendon ni eluzis ankaux la lokan proksimecon de la lago, kies ekzisto estis ombrita de iu olda legendo, tiel ke gxi akiris la nomon de „Diabla Lago”. Gxi kasxis trezoron, garditan forte de iu diablo, kiun la laga feino instruis cedi la trezoron nur al tiu kiu neniu en sia tutas vivo mensogis.

Jen belega motivo (ecx kun moralaj radikoj!) starigi komencon de belega semajno, kiun ni projekciis ne nur kiel frukte donan frandadon de Esperanto, sed ankaux kiel edukan semajnon. La cxefaj celoj estis:

a) ke la infanoj bonege interkonatigxu, tiel ke ili farigxu grupo, t.e. bonaj kaj speciale longdauxraj amikoj;

b) ke la infanoj plibonigu siajn lingvajn konojn, cxar ofte la lingvo povas esti limo inter ilia komunikado kaj kunlaborado. Sekve, ni klopodis krei en ili la senton de grupa identeco, kvazaux ili estis partoj de granda familio, ni strebis konstrui la certecon ke tute ne gravas la fakto ke unu konas pli bone la lingvon ol la alia;

c) ke ni prezentu al ili lokajn kulturajn akirajxojn;

d) ke ni kreu la intereson de kunagado, tiel ke la infanoj gxuu ripozegan tempon por ke ili havu belajn memorajxojn kaj aventurojn.

Programo kaj metodarto

La fabela mondo estis la ideala kondicxo por ke cxiuj tiuj celoj estu efike realigataj. La programo kaj la metodaro subtenis forte la materialigadon de ili. La programo, realigita konforme al la propraj deziroj de la infanoj, jam antauxe pridemanditaj pere de la informbultenoj de Ville, estis alloga, diversa kaj interesa. La unuan tagon, ni organizis interkonatigajn ludojn. La rolo de tiuj cxi grupigaj ludoj (per pilko, per la granda parasxuto, ktp.) estis grava, cxar ili varmigis la etoson kaj donis la impreson ke oni povas komuniki ecx senvorte. Ni pli proksimigxis unu al la alia silente, ridante sub la fascina sxirmo de la ludo. Cxiu el nia teamo havis precizan rolon, gvidi grupeton da infanoj kaj poste la grupetoj estis intersxangxataj, tiel ke cxiu havu la eblecon preni kontakton al la alia.

Dum la samtaga posttagmeza akvobatalo ne plu estis plenkreskuloj kaj infanoj, sed granda grupo da infanoj kiuj gxojege kunludis, kunagis kaj kunstultumis. Laux mi, unu el la sekretoj proksimigxi al la infanoj estas ankaux la kapablo de la teamo agi infanece, detruante kasxe kaj silente, sen granda „bruo”, la barilojn inter „ni” kaj „vi”.

La trezorsercxado cxe la „diabla lago“, kiu okazis la saman vesperon, plifortigis per grupiga procezo la komencantajn rilatojn inter la infanoj. Per la sama evento ili profunde eniris la mondon fabelecan, la alian realecon, kiu per sia cxarmo kaj magio kreis fortajn ligojn. Jam el la unua tago cxiu el la gvidanta teamo havis sian rolon, enkorpante la personecojn de la legendo: la laga feino, la diablo, ktp. Montrigxis la kapablo de ni – kiel plenkreskuloj – krei tauxgan etoson por kapti efike la atenton, antauxvidi la dezirojn de la infanoj. La internacia vespero, organizita dum la sama tago, estis ebleco por infanoj pezenti sin, laux ilia placxo, laux ilia maniero. La cxi tie donita libereco dauxris la sekvontajn tagojn, kiujn ni komplete realigis kun la helpo de ili. Kompreneble ke ekzistis antauxstarigita programo, sed tiu cxi programo estis adaptita spontanee kaj flekseme al la deziroj de la infanoj. Gravis por niaj metodaj principoj doni liberecon al ili, instigi ilin al ideo, al propra esprimigxo, enplekti ilin en la programan kreadon. Pridemandante iliajn dezirojn kaj atendojn, decidante uzi iliajn spertojn ekestis la freneza olimpiado kun tre strangaj pasendaj sxtupoj en kiu kompreneble ankaux la gvidantoj partoprenis. Estis cxio organizita nur de ili! Tiu cxi kuniga tasko ofertis unue al infanoj la transprenon de respondeco, kiu alportis memfidon: „mi povas, mi kapablas tion fari”, sed ankaux la senton ke ili estas en la centro de la tuto, ke cxio estas farita kun ili kaj por ili. La aventuroj dauxris per rajdado kaj vizito de vera indiano el Kanado, kiu dancis kaj montris al ni diversajn ritualajn objektojn. 

La pinto de la magio estis kiam ni preparis la maskojn por bonvenigi la gepatrojn. Cxiuj havis strangajn, belajn maskojn kaj cxiuj, kune kun la gepatroj teatrumis por prezenti, plej realisme eble, la legendon de la „Diabla Lago”. Ecx la bestaro de la ejo partoprenis nian fabelan mondon kaj kunludis dum la tuta semajno. La bestoj ankaux akiris fabelecajn, miraklajn trajtojn, tiel ke ordinara porko farigxis princo, enamigxinta lagan feinon. Naskigxis Porki – princa porko kiu estis la plej ofte al la gepatroj montrita besto.

La lasta tago estis plorema tago por cxiuj, signo ke fortaj ligoj kaj sentoj ekestis. La celo pliprofundigi la homajn rilatojn estis tiel atingita.

Malfacilajxoj

Gravis multaj aspektoj, kiujn ni priatentis, sed ankaux kelkaj kiujn ni preteratentis aux aliaj kiuj montrigxis kiel malfacilajxoj.

Mi jam bonege substrekis la sekretojn (kiuj, espereble nun ne plu estas sekretoj!!) de la sukcesa rezulto de kunlaboro inter homoj kiuj kreis fortan teamon, diversagxa kaj diversseksa. Estis ankaux kelkaj fusxoj, aspektoj kiuj ne tiom bone sukcesis, kiom ni intencis. Temas pri la malkapablo komplete kaj efike fari la grupigon, cxar malgraux cxiuj niaj klopodoj oni ne povis haltigi la krokodiladon. Alia punkto sur la listo de “fusxajxoj” estas ke pro vetero aux pro troa lacigxo kelkaj programeroj el la antauxe starigita programo ne realigxis. Tamen, aliaj saminteresaj anstatauxis ilin. Malfacilajxo problemhaviga estis ankaux la granda agxa diferenco de 12 jaroj inter la infanoj, kiu versxajne iom kontribuis ankaux al la nekompleta sukceso de la grupigxo.

En mia orelo, Villi, kiu dauxre akompanis min kaj ion flustris kelkfoje, senpacience atentas ke mi ne forgesu rakonti pri mirakloj. Estis multaj fabelaj mirakloj okazintaj dum la pasintjara IIK, sed unu el la plej grandaj (cxar plej multe tusxas la realecon!) estis ke ecx ne unu infano kiu aligxis, pro financaj kialoj estis malakceptita. Mirakloj tamen okazas, cxu ne?

Necesus skribi romanon pri cxio, kion ni travivis, faris, sentis…Necesus horoj klarigi la miraklan gxojon per kiu plenigis nin cxiujn Esperantujo. Tamen la rigardo direktigxas nun al la nova, cxi-jara kongreseto, kiun ni esperas samsukcesa. Restas en niaj animoj sendube belegaj, nekredeblaj memorajxoj pri la jam pasinta IIK, sed ekfloras la pensoj pri novaj aventuroj, novaj mirakloj…..Cxar mirakloj dauxre okazas, cxu ne?

Ana-Maria Pinter

RO-2400 Sibiu, Str. Hategului, Nr. 1, Sc. C, Et. 3, Apt. 38. Rumanio, anamaria@magicnet.ro