ILEI dum UK
Hejmen ] Supren ]

 

El la landoj 00/3
ILEI dum UK
IIK 2001
Interkulturo
Potenco al la lernanto
edukado.net
Al lingva demokratio
Konferenco 2001
Rezolucio 2001
Financoj
Konferencaj impresoj
Novaj estraranoj

Mauro La Torre

(DUON)TAGO DE LA LERNEJO 2001

Ankaux cxi-jare en Zagrebo, dum la Universala Kongreso de Esperanto, okazis la tradicia programero, nomata Tago de la Lernejo. Fakte la "tago" dauxris nur 4 horojn (9h-13h), kio en si mem povas sxajni multo; sed – kompare kun la aro de la intervenintoj kaj alparolemuloj – tio estis tre malvasta vesto, kiel spertis la cxeestintoj.

 

Pri kio temis? La diskutitaj temoj estis sinsekve kvar:

1. INTERKULTURA EDUKADO

2. EKSTERLERNEJAJ SPERTOJ

3. LA KROATA INSTRUSISTEMO

     4. INSTRUISTA TREJNADO, EKZAMENOJ, INSTRUSCIENCA ESPLORADO

5. KUNLABOREBLO (de ILEI) KUN ALIAJ ORGANIZOJ

 

Dum la unua matenduono oni raportis, diskutis kaj bilancis pri la unua konkludigxanta jarduo de Projekto INTERKULTURO (IK).

Relative multaj instruistoj (el RO, US, HR, IT, BE, FR, PL), partoprenintaj en la projekto IK kun siaj lernejaj klasoj, intervenis, rakontante sian sperton kaj priajn problemojn. La projekstestro Mauxro La Torre, kunlabore kun la nova fakulo pri lernejaj projektoj Radojica Petrovic', enkondukis la diskuton per skemo de atentindaj pli-malpli problemaj aspektoj. Montrigxis plusoj kaj minusoj, plu analizotaj dum la ILEI-konferenco, okazinta tuj post la UKE, en Lovrano.

Ni auxdis ankaux pri la eduka "eksperimento" Eu^roskola, el la vocxoj de la kontribuinta lernejano Gabrielo Corsetti kaj de la kunordiginta instruistino Claude Nourmont. Temas pri pasintjara projekto, en kies kadro aro da liceaj klasoj vizitis la Euxropunian Parlamenton, tie debatante per la Internacia Lingvo pri la komunikadaj problemoj en la parlamento mem. Sume pri la tuta fenomenaro, kiun ni grupigis sub la kupola titolo "interkultura edukado", kolektigxis multaj interesaj informoj, sed bedau^rinde malsuficxis la tempo por vera pridiskutado.

 

La kolegara simpoziado estis tiam interrompita de gaja vizito, fare de la ekskursantoj el la IIK (Internacia Infana Kongreseto), kiuj prezentis spektajxojn, fruktojn de sia dumsemajna laborado. Ilia interveno simbole specimenis la populacion de la alcelatoj de niaj projektoj!

 

Sekvis la kontribuoj pri tri aliaj realigataj projektoj, kiuj, kvankam striktasence ne-lernejaj, povas diversmaniere interesi la Esperanto-instruulojn.

Hokan Lundberg (TEJO-estrarano) prezentis la konstruatan retejon EDUKADO.NET, kie, kun la subteno de ESF (Esperantic Study Foundation) kaj la kunlaboro de ILEI, oni disponigos servojn utilajn por la instruantoj: auxtomate konsultebla katalogo de lerniloj, informaro pri E-ekzamenoj, renkontejo de instruemuloj kaj kursorganizantoj, ktp.

Sonja Petrovic' ilustris la monde disvastigxantan arangxon de Lingvaj Festivaloj. En tiaj eventoj, organizataj diversloke de esperantistoj (nun precipe el TEJO), oni prezentas al gxenerala publiko grandan aron da diversaj lingvoj, parte sinsekve kaj parte samtempe, kun la cxefa celo, veki kaj nutri la lingvan intereson. Ofte temas ankaux pri maltre konataj lingvoj (cigana, hebrea, sanskrita, cxuvasxa, samea, ...), prezentataj malakademie, per parolajxoj, kantoj, bildoj, skemoj, fare de denaskuloj aux fakuloj.

 

Atilio Orellana Rojas raportis pri la nuna stato de la konata arangxo Indigxenaj Dialogoj, kiu celas alproprigi al la estroj de organizajxoj de "indigxenaj" popoloj la kapablojn uzi komunikrimedojn lingvajn (Esperanto) kaj teknikajn (Interreto) por la internacia kunlaborado.

Simile, kiel okazas cxiujare, la instruisto (kaj ILEI-sekciestro) Ivan Bekavac-Basic' konigis al la cxeestantoj la strukturon de la instrusistemo de la gastiganta lando Kroatujo.

 

Fine mallonge alparolis la (nepauxzintan) auxskultantaron pluraj instru-fakuloj kaj asociestroj pri instruistaj problemoj kaj realigoj, el profesia kaj organiza vidpunktoj. Pri la universitata laboro koncerne la trejnadon de Esperanto-instruistoj intervenis Ilona Koutny (Poznan'o) kaj Ivan Bujdosó (Budapesxto). Pri la ecoj de niaj ekzamenaj sistemoj alparolis Bill Maxey (IEK) kaj Yamasaki Seiko (JEI). Pri la kunlabor-ebloj de ILEI kun ceteraj E-organizoj kontribuis Renato Corsetti (UEA), Sjoerd Bosga (TEJO), Helmar Frank (AIS).

Entute eble 200 instruistoj kaj instru-interesatoj strecxe cxeestis la lernejan matenon, kiu dezirinde venontjare reigxos vera tago (kun meza pauxzo!), partoprenante panoraman revuadon pri la Esperanto-lern(ej)ado en la nuntempa mondo.