|
Niaj novaj estraranoj
Agneta
Emanuelsson Instruistino
pri matematiko, fiziko, ktp. Studis en svedaj universitatoj dum multaj jaroj,
ekde 1960 gxis nun kaj ankoraux .... Laboris
en sveda eldonejo, Alm-qvist & Wiksell, en Stokholmo. Estis redaktorino kaj
gvidis diver-sajn projektojn. Memlernanto.
Komencis lerni Esperanton en 1987. Fondis klubon en Katrineholm en 1987. Unua
prezidanto, 1987- Estrarano de SEF, (Sveda Esp. Federacio) dum kelkaj jaroj;
estrarano de Eldona fako de la Sveda Esp. Eldonejo dum kelkaj jaroj; kaj
ankoraux nun revizoro de la sveda sekcio de ILEI kaj sveda komitatano ekde
multaj jaroj. Membro
de la Elekta Komisiono 1997-2000. Prezidis la komitatkunsidojn dum la konferenco
en Kvinpetalo 2000. Komitatano
A por Svedio dum kvar jaroj; membro de la ekzamena teamo dum la tutamerika
kongreso en Meksikio kaj ankaux dum la Zagreba UK 2001; estas rajtigita dum
ankoraux tri jaroj. Organizis
la Svedan Jubilean Kongreson en 1996. Ekzamenoj;
Elementa 1989, Meza 1992, Sveda 1988, Interlingvistikaj studoj en Poznan dum du
jaroj... Skribis
libreton pri la unua Sveda Prezidanto, Valdemar Langlet, 1999, kaj prezentis
gxin dum verkista duonhoro en Tel-Avivo dum UK 2000. Partoprenis
multajn landajn, regionajn kaj internaciajn kongresojn. Prezidanto de la loka
Unuigxinta Nacio Asocio. Radojica
Petrovicx
Naskigxis en la jaro 1949, en Serbio-Jugoslavio, esperantigxis en
1966, diplomigxis pri matematiko, magistrigxis pri maktuaria mate-matiko kaj
profesie orientigxis al informadiko. Nun havas postenon en la Teknika Fakultato
en Cxacxak okupigxante pri informadikaj stud-objektoj inkluzive metodikon de
prikomputila kaj perkomputila instruado. Ekde
la jaro 1967 instruis en lernejoj kaj publikaj E-kursoj, en 1974 publikigis
12-lecionan kurson en la Jugoslavia gazeto por element-lernejanoj "Infana
Gaze-to", ekde 1997 instruis en metodikaj seminarioj kaj dauxrigaj kursoj
en Somera Esperanto-Lernejo en Teslicx, Respubliko Serba en Bosnio-Hercegovino,
nun gvidas klason de Interkulturo en Cxacxak. En
Esperanto-Instituto Beograd kunordigas realigadon de la projekto Interkulturo en
Jugoslavio kaj preparojn de Antologio de Esperantaj noveloj tradukitaj serben. En
julio 2000 organizis Internacian seminarion Interkulturo, Cxacxak, Jugoslavio,
kaj gvidis Internacian Lernejon "Interkulturo" en Kopaonik,
Jugoslavio, kiun financis la Ministerio por Junularo kaj Sporto de Serbio. Li
konsideras ke la Esperanto-komunumo devas pli integrigxi en sian socian medion
por tie pruvi sian valoron kaj de tie cxerpi rimedojn por siaj agado, pluvivo
kaj plivastigxo. Sabine
Trenner
Nask.:
1962-11-30 en Staaken (orienta Germanio). 1986 diplomigxo
kiel ingxeniero pri masxinkonstruado. 1997 diplomigxo
kiel social-pedagogo. Specialigxis pri mediaciado, perado en konfliktoj, agado
kontraux perforto. 1998
Trejnisto
pri interkultura edukado, libera docento pri politika klerigado. Laboras ekde 09/2001 kiel socialpedagogo en
lernejo. Esperantigxis en 1985. Aktivas
ekde 1986 kadre de Kulturligo de GDR en GDREA, junulara fako. 1992 – 1996 profesie cxe E-Junularo
Brandenburgio/ Berlino, respondecis
i.a. pri klerigaj projektoj kaj infanaj kaj junularaj programoj, lancxis i. a. CSEH-instruistan lernadon por
gejunuloj el Pollando kaj Germanio, gvidis konsilejon pri junularaj
intersxangxaj kaj socialaj projektoj kun Orienteuxropo. Ekde 1995 kleriga servo SURVOJE (kun Elisabeth
Schwarzer); seminarioj pri konflikta prilaboro, interkultura lernado, teama
laboro k.s. Ekde 1996 mentoro kadre de reta-koresponda
kurso de GEJ. 1998 diplomigxo kiel CSEH-instruisto (ekde tiam kursoj en diversaj euxropaj landoj). 1999
respondecis pri IIK en Berlino. Ekde 2001 membro de ekzamena komisiono de
ILEI. |