|
Stefan
MacGill Potenco
al la lernanto En klascxambra situacio, la instruisto
povas decidi, cxu la lern-procezo estos instruisto-centra aux lernanto-centra.
Plej-ofte, la instruisto decidas kiel prezenti la lingvon, per kiuj metodoj kaj
teknikoj, kaj en kiu vicordo. La uzotaj lerniloj povas influi tion; ankaux la
maniero en kiu la instruisto mem lernis Es-peranton, aux ricevis sian
instru-trejnadon, aux en kazo de instru-anto, en la maniero laux kiu tiu estis
instruita pri kio ajn. Ni pensu cxefe pri la vicordigo de la
instruajxoj. Tradiciaj Esperantaj lerniloj, du-lingvaj kaj gramatike bazitaj,
kutime transprenis la vicordon uzata por instrui la koncernan nacian lingvon (la
fonto-lingvon) aux aliajn fremdajn lingvojn, manke de klara ordo por Esperanto
(la cel-lingvo). Tio neglektis la fakton, ke tiuj etnaj lingvoj enhavas multajn
pene traktendajn gramatikajxojn, kiuj en Esperanto estas facile klar-igeblaj per
kelkaj linioj da klar-igo aux konvenaj ekzemploj. Ali-flanke, la unike
malfacilaj punk-toj de Esperanto ne estis suficxe traktitaj de tiuj nacilingvaj
paradigmoj. La apero de rekt-metoda instru-ado, kaj
specife la Cseh-metoda instruado, sxangxis tion. Tio portis gravajn
antauxpasxojn. La grama-tiko estis analizita el Esperanta vidpunkto. Gxi estas
apartigita en serion de malgrandaj unuope digesteblaj lerntaskoj, arangxeblaj
sxtupe kaj sprite prezentitaj. Cxiu estis instruebla en Esperanto mem, per
paroligaj ekzemplaj frazoj, sen eksplicita gramatika klarigo. Kaj tamen, en retrospektivo, ne cxio
perfektis. La gramatiko, kvankam maleksplicita, regis super konsideroj pri
komunika utilo; kial unu homo serioze informus alian, ke leono estas besto?
Estas ja vere, ke la komunikaj utiloj por Esperanto diferencas al tiuj de
grandaj naciaj lingvoj, kaj pli parencas, sed ne identas, kun tiuj de minacataj
minoritataj lingvoj. La okazoj peti de fremdulo surstrate direktojn, aux fari
modbutikajn acxetojn estas malpli utiligeblaj en Esperanto ol angle, hispane,
ja-pane. Tamen, niaj kursoj emfazu ne nur la gramatikajn unikajxojn de
Esperanto, sed ankaux gxiajn unikajn komunikajn situaciojn (anstataux la
menciitaj situacioj, ekzemple, oni elektus la vojon por ekskurso en
ILEI-konfe-renco, acxetus en kongresa libro-servo). Sed pli grave, pri la vicordo de la
instrueroj. Kvankam Cseh rezis-tis la verkadon de lernolibroj, liaj abundaj
kursoj por instruistoj firmigis unu vicordigon de la instrutemoj. Tiom sukcesa
estis lia agado, ke tiu vicordo igxis gravurita en marmoro tra kvin-deko da
jaroj, kvazaux la ordo sola kaj sankta, versxajne kontraux la deziro kaj imago
de Cseh mem. Generacioj da lernolibroj poste aperintaj, ecx tute ne
Cseh-metodaj, tamen alprenis kaj helpis eternigi gxian ja tro verbo-malcentran
ordigon. Naciaj lingvoj havas klarajn vicordigojn
de la materialo, devigataj pro la komplikajxoj kaj esceptoj kiuj plagas ecx
(eble foje precipe) iliajn komencajn nive-lojn (Ju pli baza estas verbo, des pli
malregula gxia formado!). Esperanto povus liberigi sin el tiu vicordiga
tiranajxo. Gxia gramatiko estas tiom efike dispartigebla kaj senescepta, ke
eblus konstrui preskaux senfinan nombron da defendeblaj ordigoj, komencante el
ajnaj, ecx kuriozaj ekiroj, ekz. "Mi fermis la butikon. La butiko estas
fermita." aux "La bebo sidas. Mi sidigas gxin.". Niaj rimedoj pretigi lernolibrojn estas
limigitaj (ecx pli la lernantoj por acxeti ilin!) do la plimulto de tiuj eblaj
vicordigoj restis – gxis nun – apenaux esploritaj. Sed ni survojas al nova
revolucio, inaux-guritaj per komputilaj kursoj. Tio transdonos la potencon for
de la instruisto (aux kursplaninto) al la lernanto. Tie, la gramatikaj brikoj
povas esti organizitaj laux reko-mendata vicordigo (aux ecx laux serio de
rekomendoj), sed per hipersaltoj, la lernantoj povos vagi libere inter la temoj,
elektante siajn proprajn prefer-atajn vicordigojn. Se unu lern-briko postulas
komprenon de alia, necesas atentigi pri tio kaj proponi salt-inviton. Kiam la tuta gramatiko estos pri-skribita
per serio da interligitaj temoj, esploreblaj per enhav-tabelo, alfabeta indekso
aux ser-cxiloj, tio estas nur la komenco! Tio formos universale uzeblan bazon,
kiu povos kusxi sub preskaux ajna enhava tavolo. La enhavaj situacioj povas esti
dia-logoj, lego-tekstoj, serio-rakon-toj, ekzercoj, ludoj, pri-movadaj aux
grand-mondaj, legxeraj aux seri-ozaj, faktaj aux fikciaj, por-infanaj,
por-distraj, por-studaj. Cxiuj kun sono, bildoj kaj mov-bildoj, kaj eblo
registri sian propran vocxon kaj kompari gxin, po-pece, kun la kursa modelo. Tiu
ajntema, ajnspeca enhavo po-vas ekzisti paralele kaj intime ligita al la
gramatiko. Novaj en-havoj cxiam ajn kreeblas (eble de diversaj auxtoroj) kaj
aldoneblas al la bazo. Cxiu vorto, cxiu seg-mento (fraz-parto) de la legajxo
povas ricevi tradukon, kaj gramatikan klarigon kun invito salti por pliaj
klarigoj aux uz-ekzemploj. Lernanto mem elek-tos, cxu sisteme esplori tra la
gra-matiko, cxu prefere legi, auxskulti kaj ekzerci la dialogojn, frandan-te el
la gramatikaj menuoj nur laux bezono kaj deziro. Tio starigas al ni defion krei
nov-specajn instru-gramatikojn, kiuj ne estas linearaj aux unu-sxtupaj, sed
du-dimensiaj kaj mult-sxtupaj, kun ellaboro de la plej utilaj ligoj inter la
gramatikaj brikoj (nek inundo, nek magro!). Cxiu unuopa briko devos esti kiel
eble plej memstara, kun koncizaj klarigoj pri gxiaj rilatoj al la ligataj
brikoj. Cxi tiu aliro permesas kreon de kromaj
brikoj laux komunikaj bezonoj, kiuj ne estas strikte gramatikaj, sed etendigxas
trans gramatikaj kategorioj, ekzemple briko pri tempo kunigus la verbo-tempojn
(-as, -is, -os), adverbojn (eterne, momente, ofte, foje, rare…), numerojn,
adjektivojn (frua, rapida, urgxa…), substan-tivojn (horlogxo, montrilo,
horaro, tagoj, monatoj…) korelativojn (iam, tiam, kiam…) kaj prepo-ziciojn
(dum, antaux, post, inter). Briko pri aparteno kunigus cxiun praktikan rimedon
esprimi apar-tenon, kaj ampleksus seson da gramatikaj kategorioj (tio estas mia,
tio apartenas la mi, la auxto de la bakisto, lia auxto, mi havas tion, mi
posedas tion, tio ne mankas al mi…) Presita lernolibro ne povus per-mesi al
si la lukson ripeti plurfoje tian materialon en diversaj kun-tekstoj kaj
kategorioj, sur kom-pakta disko aux en komputilo, tiu limigo jam malaperas. Certe restos rolo por vivantaj
instruistoj kaj cxeestaj kursoj, kun siaj unikaj etosoj kaj grupa dinamiko.
Vivaj kursoj gravas ankaux por tiuj, kiuj plenumas parton de la lernado
komputile. Komputila lingvo-lernado jam furoras por naciaj lingvoj. Es-peranto
faris kelkajn bravajn ko-mencpasxojn. Estos tempo plongxi pli kuragxe en cxi
tiun kampon. Transformigxos ne nur la liveraj me§anismoj, sed ankaux la
mani-ero en kiu ni konceptas kaj prezentas nian propran grama-tikon. La
kurs-kreanto vere cxesos esti instruisto kaj ekestos lern-igisto. En elekto de
la lernajxa vicordo kaj stud-preferoj, la potenco transiras al la lernanto!
|