|
Jekaterina
Ignatieva IDEOJ
KAJ PROPONOJ PRI INTERKULTURO
La
cxi-somera ILEI-konferenco, okazinta en la urbo Lovran (Kroatio), kolektis
internacian teamon de E-instruantoj el cxiuj eblaj mondopartoj. El cxiuj
ideoj, pritraktitaj dum cxi-arangxo, mi sxatus aparte turni vian atenton al
tiuj pri la projekto "Interkulturo". "Interkulturo"
enhavas tre gravan trajton: gxi celas ne simple instru-adon de la internacia
lingvo al diverslandaj infanoj, gxi celas PERE de Esperanto eduki
partoprenantojn pri interkulturaj rilatoj kaj komunikado. Tiu vorteto
"PERE" estas esenca: Interkulturo estas projekto, kiu praktike
montras socian utilecon de Esperanto. Oni ne plu bezonas nur per vortoj
persvadi aliajn, ke Esperanto estas utila, oni povas prezenti tion. La
unuaj du jaroj de la evoluo de "Interkulturo" rezultigxis tre
sukcesaj: Al
la projekto aligxis 97 klasoj el cxiuj kontinentoj, la reta lernejo
"Tibor Sekelj" funkcias kaj pre-zentas al interesigxantoj informon
pri la partoprenantaj klasoj, enre-tigitan aron de infanaj laborajxoj,
diskutsalonon por instruistoj, instruprogramaron kaj krome aliron al multaj
utilaj informo-fontoj kaj retpagxoj. La
cxefa aktivajxo de parto-prenantoj de "Interkulturo" kon-sistis en
korespondado kun klasoj-partneroj el aliaj landoj. Aktivajxo interesa kaj
utila, sed tamen iom "virtuala". Infanoj, kiel oni scias, pli sxatas
praktikan agadon, agadon videblan, "pal-peblan"... Rezulte,
post oficiala prezento de "Interkulturo", kiun Mauxro la Torre faris
al la konferencanoj, okazis cerbumado pri novaj ideoj por la projekto en eta,
sed tamen internacia grupo. La celo estis elpensi aktivajxojn, kiuj: 1)
pliintensigos kontaktojn inter klasoj-partoprenantoj, 2)
estos realigeblaj surloke. Kaj
la liston de elpensitaj aktivajxoj mi prezentas cxi-sube: a)
reciproka esplorado: celo:
edukigxi interkulture; parto-prenantoj: ajnaj klasoj, prefere en paroj;
instruistoj de la klasoj ; kunordiganto: la instruistoj de ambaux klasoj sxtupo
1. Oni demandas al la lernantoj de ambaux klasoj (eblas surloke, sub gvido de
la instru-isto), kion ili scias pri la lando de kiu venas la amika klaso.
Infanoj libere elparolas cxion, diskutas unu kun la alia, ktp. Poste cxiujn
eldiritajn respondojn (en skriba formo) la instruisto kolektas kaj gardas cxe
si gxis la fino de la eksperimento. sxtupo
2. Infanoj verkas iuspecajn rakontojn pri diversaj temoj, koncerne sian
landon: (ekz." Nia plej granda nacia festo", "Inte-resaj faktoj
pri mia urbo", ktp), poste tiujn rakontojn ili sendas al alia klaso.
Krome, lernantoj pretigas la liston de demandoj pri sia lando, kaj ankaux tiun
ili sendas al siaj amikoj el alia klaso. Tasko
de lernantoj estas sercxi respondojn al tiuj demandoj (eblas kun helpo de
instruisto, ekz. oni povas peti al instruistino de historio rakonti ion pri iu
elektita lando, pri ties kutimoj kaj gravaj historiaj faktoj). La leterojn,
kiujn skribis aliaj infanoj, oni certe legu (cxu kune, cxu individue). sxtupo
3. En iu fiksita dato (ekz. 3 monatojn post la tago, kiam okazis sxtupo 1, la
instruisto denove demandas al la infanoj, kion nun ili scias pri la lando, el
kiu venas iliaj eksterlandaj amikoj. Tasko de la instruisto estas kolekti la
venantajn res-pondojn kaj poste kune kun la infanoj kompari tiujn respondojn
kun tiuj, kiujn la infanoj donis kelkajn monatojn antauxe. b)
fotoekspozicio celo:
amikigo de infanoj, pli proksima konatigxo, amuzigxo; partoprenantoj: cxiuj
klasoj, laux-eble grupigitaj en parojn; kun-ordigantoj: instruistoj Dek
lernantoj el klaso 1 metas en reton siajn fotojn. Poste ili sendas al alia
klaso mempriskribojn de homoj, kies fotoj estas en la reto. (Ekz: mi estas
...a, tre sxatas ... kaj ne sxatas..., ktp., ktp.) Tasko de infanoj de klaso 2
estas diveni, kiu foto kongruas kun kiu pri-skribo. Poste ili eventuale
infor-mas la klason 1, kiumaniere ili kunmetis foton kun priskribo kaj poste
komparas la gxustecon de siaj respondoj. Kaze,
ke ambaux klasoj kaj metas siajn fotojn, kaj divenas "kiu estas kio"
pri infanoj el la alia klaso, eblas organizi konkurson: "Kiu estas pli
divenema". Tiukaze ekz. cxiu aparta infano provas mem diveni kiu foto
apartenas al kiu priskribo. La gajninto (en klaso 1) estos elektita fare de
klaso 2 laux la gxusteco de respondoj kaj povas eventuale ricevi etan premion
de tiu klaso. *
tiu konkurso povas funkcii ne nur pere de reto, sed ankaux pere de posxto. c)
tago de la lando, celo:
interkultura edukado; partopre-nantoj: cxiuj dezirantoj; kunord-igantoj:
instruistoj Inter
cxiuj klasoj estas elektita unu (aux, kaze ke en tiu lando estas kelkaj
klasoj-partoprenantoj de la projekto, kelkaj klasoj), "tago" de kies
lando oni intencas organizi. Estas fiksata aparta semajno, ene de kiu okazos
la arangxo. "Tago
de Lando" povas okazi en ajna formo: oni povas ekz. mem kuiri kaj
gustumigi al cxiuj iun nacian mangxajxon de tiu lando, aux kune kanti la
naciajn kantojn, eventuale porti iujn naciajn vestojn aux ecx havi lecionojn
de geografio, historio, kulturo, ma-tematiko kaj kompreneble lingvo, dedicxita
al tiu lando. Ekzistu
kelkmonata prepar-periodo por la arangxo. Dum tiu periodo la infanoj devas
elekti formon de la festo kaj pretigi gxin pere de la helpo de lernantoj el la
elektita lando. Cxi-lastaj devas roli kiel konsultantoj: ili ekz. povas
retposxti (aux enretigi, aux simple posxti) al la aliaj infanoj receptojn
(eble ecx kun kelkaj klarigaj desegnajxoj) de siaj naciaj pladoj, tesktojn de
naciaj kantoj (eblas ankaux surpaperigi, enretigi melodiojn, – ja ekzistas
tute bona noralfabeto por tio), priskribojn de siaj naciaj kostumoj; sendi
sian alfabeton kun priskriboj, kiel oni povas legi literojn, ktp.. Do, ili
devas reagi al ajnaj demandoj, venantaj de lernantoj el la alia lando. Post
preparo dum anticipe fiksita semajno, cxiu klaso okazigas cxe si apartan
feston. Impresojn oni poste disdividu kaj komparu perrete (perposxte) kun
cxiuj aliaj, kiuj okazigis similan feston. 5)
babilejo de infanoj: provizore pri iu aparta temo 6)
ludi naciajn ludojn en reto 7)
kvizojn pri aparta lando: iu klaso pretigas la demandoliston, cxiuj aliaj
lernantoj provas res-pondi kaj poste sendas la gxustajn respondojn al la
klaso-organi-zanto. La gajninto povas ricevi iun premieton. 8)
Virtuala Lingva Festivalo en la Kvazauxa lernejo "Tibor Sekelj":
Cxiu klaso prezentas en la virtuala ekspoziciejo sian etnan lingvon laux
elementoj pri kiuj inter-konsentos la instruistoj. Jen
fino de la listo. La
proponitaj aktivajxoj povas pliintensigi la aktivecon de
la partoprenantaj lernejanoj. Komp-reneble, ke cxiuj de ili bezonas
aktivajn agojn ankaux flanke de instruistoj kaj gvidantoj de la projekto. Necesas
multe labori por aktivigi jam aligxintajn kla-sojn kaj varbi al la projekto
novajn.. Sed cxio estas realigebla! En
multaj lingvoj estas proverbo "Okuloj timas, sed manoj faras": la
laboro pri "Interkulturo" postu-los fortojn, paciencon,
entu-ziasmon, sed gxi estas farebla, kaj des pli farenda. Kaj mi esperas, ke
multaj el Esperanto-instruistoj komprenos la gravecon kaj pers-pektivojn de
"Interkulturo" kaj mem aktive envolvigxos en la laboron: cxu kiel
ideodonantoj, cxu kiel realigantoj. Jekaterina
Ignatieva, Rusio <katido@mac.com>
|