|
Georgo
Macioszek Por
la suferanta komencanto - Kelkaj simpligoj de la lingvo - Antauxparolo
de la Redakcio:
Ni, praktikantaj esperantistoj kaj precipe instruistoj de la internacia lingvo,
ofte renkontas komencantojn kiuj - nesciante bone uzi la lingvon - iniciatas
reformojn, plibonigojn rilate gxin por tiel pravigi la proprajn erarojn.
Tiuokaze ni respondas, ke ili unue regu gxin bone kaj poste cerbumu pri
plibonigoj. Poste tiuj reformuloj aux tute forlasas la movadon aux ellerninte la
lingvon pretas obei ties regulojn kaj ne plu pensas pri la iamaj ideoj. La sekva
artikolo de relativa komencanto tamen estas pensiga kaj instrua al cxiu aktiva
instruisto. La lingveroj kaj gramatikajxoj, kiuj laux la verkinto estas
modifendaj, klare montras al ni la punktojn al kiuj ni turnu pli da atento, cxe
kiuj eroj estas bezonata pli da ekzercado. La artikolo estas publikigita ne pro
tio, cxar la redakcio konsentas pri la proponoj de s-ro Macioszek, sed pro la
fakto, ke neglektante tiujn problemojn ni ne solvas ilin, ne pretigxinte
respondi al ili ni ne povas kontrauxargumenti. Kiam
mi esperantistigxis antaux tri jaroj mi estis impresita de du lingvo-elementoj,
kiuj estis promesitaj al mi: neuxtraleco kaj simpleco. La neuxtralecon mi povas
konfirmi, pri la simpleco mi havas dubojn. Kiel
komencanto je la sojlo al progresinta komencanto mi havas la impreson ke la
movado pli profitus se multaj komencantoj dauxrigus la lernadon ol se malmultaj
progresintoj finfine regus la lingvon. Sed
la komencantoj havas malgrandan politikan potencon en Esperantujo. Cxar ili pro
manko de lingvokapablo malofte partoprenas diskutrondojn kaj publiki-gas
malmultajn artikolojn, iliaj interesoj estas reprezentataj nur malofte. Se iu el
ili tamen auxdacas balbutante proponi plisimpligojn de la lingvo, la funkciuloj
tuj atakas lin kiel nekompetentan kaj megalomanian novulon. La
funkciuloj plejparte flue kaj bone regantaj la lingvon nature malmulte
interesigxas pri lingvosxangxo. Por ili sxangxo estus strecxo, ili devus parte
relerni la lingvon, kio cxiam estas pli malfacila ol lerni je la komenco. Bernard
Golden, eminentulo de la movado, kies proponon Mi
bolas la akvon - la akvo bolas mi tutkore kaj gxoje subtenas, per sia
artikolo kuragxigis min proponi kelkajn plisimpligojn de la lingvo. Se grandulo
kiel li pensas pri la baraktantaj komencantoj, eble estas pliaj movadanoj
perfekte regantaj la lingvon, kiuj same simpatias kun la komencantoj. Tampereo,
mia unua kongreso, montris al mi, ke la lingvo estas preciza kaj esprimricxa kaj
povas esti uzata kiel iu ajn nacia lingvo. La pruvon de tio cxi mi spertis kiam
en unu el la kunsidoj du kverelemuloj agreseme kaj malbonfareme atakis
funkciulon. Mi estis sxirita inter kompato por la viktimo kaj admiro de la flua
kaj bela lingvo de la farantoj. Do Esperanto vere vivas kaj viglas. Mi
nepre deziras konservi la esprimricxecon de la lingvo kia gxi estas nun. Miaj
proponoj rilatas nur al elementoj kiuj plimalfaciligas la lingvon sen aldoni ion
ajn al gxia esprimricxeco. 1)
Uzu „estas bona” anstataux
„estas bone”: La distingo inter
„Tio estas bona” kaj „estas bone” estas nur por gramatik-sxatantoj.
„Estas bona” nek malplialtigas la precizecon nek la ricxecon de la lingvo. 2)
Uzu la „u” finajxon nur por la
imperativo: Do: „mi volas ke li venos” kaj „mi laboras por ke mi gajnos
monon”. Denove estas nur por gramatik-sxatantoj. La regulo estas superflua kaj
senfunkcia. 3)
„Da”: Uzu „de” aux entute
rezignu pri la partitivo: „miloj homoj”, „amaso de bestoj”. Sen „da”
la lingvo estas same komprenebla; do ni forigu gxin. 4)
„Sia - lia”: La distingo inter
„sia” kaj „lia” sendube havas funkcion. Gxi faras la cirkonstancojn pli
precizaj. Sed la nuna regulo estas konfuza, cxar la precizeco ne estas permesita
cxe la subjekto. Ni rajtas diri „La
patro vizitas sian fraton”, sed ne „La
patro kaj sia frato”. Permesi „sia” cxe la subjekto estas unu solvo,
alia estas forigi „sia” entute. Mi favoras forigi „sia”. Tiam la lingvo
estus same nepreciza kiel la angla kaj germana, kiuj havas nur unu vorton (sein,
his). Cxu vere estas katastrofe, se E-o ne superas naciajn lingvojn
cxi-rilate? Do: li vizitas lian fraton. La vivo de la komencanto estus konsiderinde
pli facila. 5)
„edzinigxi”: Mi proponas
enkonduki inajn verbformojn por cxiuj verboj. Tiam virinoj lerninas, skribinas kaj parolinas.
Alia solvo estas forigi „edzinigxi” kaj uzi nur „edzigxi”. (Oni uzas eksedzigxi
rilate ankaux virinojn, do ne eksedzinigxi.)
La senco de la frazo estas same klara kaj la komencanto havas unu malfacilajxon
malpli. 6)
Landnomoj: Ni formu simplan adjetivon
kaj aldonu „lando”. Do: Finnalan-do,
Rusalando, Korealando, Usonalando, Svisalando, Egiptalando, Auxstrala-lando,
Britalando. Cxi-maniere la komencanto ne plu devus lerni diversajn
finajxojn. 7)
La akuzativo: E-instruistoj kiuj
konas lernantojn el cxiuj nacioj konsentas ke la akuzativo estas unu el la plej
oftaj eraroj. Ecx tiuj parolantoj, kiuj havas gxin - kiel la germanoj - baraktas
kun gxi. Ni trankvile kalkulu la avantagxojn de la libera vortordo kontraux la
dauxra demotivigo de la komencantoj. Sxajnas al mi ke la valoro de la libera
vortordo estas ege supertaksita. Spite al sia terura barilo de mallibera
vortordo la angla kreis grandajn verkojn de la mondliteraturo. Evidente la
anglaj verkistoj ne scias kiel handikapitaj ili estas. Krome, mia impreso en
Tampereo estis ke sendepende de sia nacieco la homoj en la parolata lingvo tre
malofte metas la objekton je la komenco de la frazo. La vasta plimulto uzas la
vortordon subjekto-predikato-objekto. Tamen veras ke en la E-literaturo -
origina aux tradukita - la libera vortordo estas uzata pli ofte. Por plifaciligi
la vivon de la komencantoj sen ignori la akuzativ-sxatantojn mi sugestas la
jenan kompromison: ni uzu la akuzativon nur cxe la libera vortordo, t.e. kiam
eblas miskompreno. Cxe la vortordo subjekto-predikato-objekto la akuzativo estas
superflua; la auxskultantoj aux legantoj cxiam komprenas la sencon. Do: Mi
vizitas la frato. Mi vizitas li. La fraton mi vizitas. Lin mi vizitas. 8)
Transitiveco: En la angla multaj
verboj estas transitivaj kaj samtempe netransitivaj: „the show starts, we start the show”. Ni
devas diri: „la prezentado komencigxas,
ni komencas la prezentadon”. Mi
proponas sekvi la rekomendon de Bernard Golden kaj uzi la saman formon
transitive kaj netransitive: la fero
fandas – mi fandas la fero, la
leciono finas – mi finas la leciono, la
fenestro fermas – mi fermas la fenestro, la
rado turnas – mi turnas la rado, sxi naskis la bebo – li
naskis en Londono, la lernanto cxagrenas la instruisto – la
instruisto cxagrenas. La
distingo inter la du formoj utilas kiel la tri genroj de germanaj substantivoj.
Plisimpligo sen redukto de esprimricxeco ankaux tie cxi eblas. Ecx
se miaj proponoj estos bonvenaj, E-o ne estos facila lingvo. Gxi estus nur
libera de kelkaj senvaloraj malfacilajxoj. La komencantoj tiam povus
koncent-rigxi je la malfacilajxoj, kiuj estas la prezo de esprimricxeco. Tiel
aspektas kaj sonas la apliko de miaj proponoj: „Estas
konata ke lerta komercisto ne riprocxas liaj klientoj kiam lia komerco sxangxas
al la pli malbono. Male, li sercxas la kulpo cxe li mem kaj provas plibonigi lia
varo por ke la klientoj ne iras al alia kompanio. Similan procedon povus elprovi
la esperanto-movado. Gxia varo estas la lingvo, gxiaj klientoj estas la homoj de
la ekstera mondo, precipe la komencantoj. Por ke ili ne elektas alia agado kiel
libertempa plezuro, la movado ofertu al ili pli alloga varo. Kiam la nova
prezidento de UEA vojagxos tra la mondo, de Svedalando al Auxstralalando, de
Japanalando al Usonalando, per cxi-tiu pli bona varo li gajnos pli klientoj. Li
atingos ke la movado movos antauxen pli rapide. La
sxangxoj plifaciligus la vivon de lernantoj kaj instruistoj. Cxu
ne estus bona celo?
D-ro Georgo Macioszek,
Hamburgo
|