Recenzoj 96/2
Hejmen ] Supren ]

 

Dahlenburg
Chaves
Korelativoj
Mazi
Lingvo-simpligo
Kukola ovo
Notlibro 96/2
El la landoj 96/2
Reagoj 96/2
Leterkesto 96/2
Recenzoj 96/2

Comprehensive English-Esperanto Dictionary, Peter Benson (1940- ); ELNA, 1995. 607p. ISBN 0-939785-02-1 (firme bindita); 0-939705-03-X (kartone).

Stefan MacGill:

Jen ampleksa nova unu-direkta vortaro de la angla al Esperanto. Ïi gravas al edukistoj ne nur cxar angla-lingvio vastas, sed ankaª cxar tia vortaro estas la sola eniro al nia lingvo por tiuj, kiuj entute ne havas al-esperantan vortaron el sia denaska lingvo (aª havas sed nur malgrandan aª netaªgan) kiuj tamen posedas la anglan kiel ne-denaskan lingvon.  Aperis recenzoj pri la verko (Esperanto, okt. 95, p. 172-73) kun reago (jan 96, p. 8).

Sen detala analizo de la tuta enhavo, mi spuras tri cxefajn punktojn, kiuj meritas laªdon, kompare kun aliaj similaj verkoj:

1) Ïi indikas la transitivecon (aª ne) de donitaj esperantaj verboj, por ke uzanto havu indikon pri la taªga uzo, ecx se specifa ekzempla frazo ne aperas.

2) Anglaj vortoj fifamas pro la multeco de signifoj. Ne nur vorto povas senÙange alpreni alian gramatikan kategorion, (tipe substantivo kaj verbo) gxi povas havi timigan kvanton da malsamaj samkategoriaj signifoj. La vortaro per anglaj signifo-precizigoj stiras uzanton al la elektenda esperanta vorto. Ekzemple sub kap-vorto bear necesas elekti el: urso, subporti, elporti, rezisti, trasuferi, toleri, naski, postuli, fronti, celi, turnigxi, rilati al. La klarigoj helpas eviti groteska¢on kiel (vera!)  ekzamena traduko (vortaroj permesitaj) de The other ship came  kiel  La alia eco venis.

3) La angla estas idiom-svarma lingvo, la vortaro traktas multegajn, plejofte bone, foje trafe, ja kelk-kaze anglisme. Bonas ekz. Through thick and thin (Tra diko kaj maldiko) = Tra gxojo kaj malgxojo). Multaj kap-vortoj (ekz. clear, head) okupas tutan kolumnon, kun pli ol tridek idiomoj katalogitaj.

Jen ekzemplo, kiu kombinas cxiujn punktojn:  hide  (conceal) kasxi (tr.); (of animal) felo; hide-and-seek (kasx-ludo); hidebound (narrow-minded); mallargx-anima, etanima.

Plie gxi dedicxas spacon al klarigoj de gramatikaj diferencoj inter la angla kaj Esperanto. Ekz. They say that... estu  Oni diras, ke... krom se They rilatas al klare difinitaj homoj. Sub have oni ricevas atentigon pri gxia rolo kiel help-verbo, kune kun gamo de plej tipaj ekzemplaj frazoj, kiel trafe traduki ilin. Dangxeraj falsaj amikoj estas markitaj, ekz. convenient: oportuna (ne konvena). Gxi atentigas pri malsimilajxoj inter usona kaj brita uzo, ekz. Subway: (US: underground train): metroo kaj (GB underpass) subvojo.

Post tiuj gxeneralaj komentoj mi transdonas la vorton al sam-lingvo-par-ano, kiu faris pli detalajn esplorojn de la verko.                                 Stefan MacGill

 

Mike Sadler:

La kompilado de tiel granda vortaro estas cxiaokaze gratulinde heroa farego, des pli cxar gxi plenumas siajn pretendojn. Cele al pli bona dua eldono, mi mencios cxefe aferojn, kiujn mi opinias plibonigeblaj.

1) Placxas la kapvortigo ne nur de komunuzaj nomoj de bestoj kaj plantoj sed ankaux ties latinaj nomoj (CEED prave diras ke la latinaj estas malpli konfuzaj). Mi testis per tri plantoj kaj tri bestoj. Bone funkciis cxe lekanteto, leontodo, musxo kaj hundo. Cxe la komunuza kapvorto cleavers  (L. Galium aparine:ofta en Euxropo — gxiaj folirondoj gluigxas al vestajxoj) staras: Galio. Tiu estas genro kiu enhavas ankaux aliajn oftajn speciojn inkl. Galium Odoratum kiu aperas en CEED (kaj PIV) nur sub gxia multe pli ofta (trovebla nur en la kvara florlibro konsultita!) latina nomo Asperula odorata = odora asperulo. La kapvorto Galium tute mankas en CEED. Laste mi sercxis pri la monta/negxa (PIV nordlanda) leporo L. Lepus timidus. Vane, sxajne tute mankas en CEED — kvankam laux mia bestolibro ili nemalmultas en Nordameriko. Sub la kapvorto Lepus CEED diras: leporo; lepus cunikulus, kuniklo. Kvankam ankaux PIV opinias, ke kuniklo estas latine Lepus cuniculus, la euxropa kuniklo (almenaux) estas, en cxiuj libroj, Oryctolagus kunikulus!

2) CEED kelkfoje ne donas tre ofte uzatajn kunmetajn solvojn. Sub kapvorto Thumb jen polekso, sed ne dikfingro; hostage: ostagxo, sed ne garantiulo; suspense: suspenso, sed ne strecxo aux simile; feed: nutri, sed ne mangxigi.

3) Malgraux abundo da trafaj kaj placxaj tradukoj (ekz. tuck a baby into bed = nestigi bebon en la liton; let sleeping dogs lie = ne blovu en abelujon; bloomers = pufkalsono), kelkaj impresis min anglisme (parentezoj miaj): power tool (mantenata ilo helpata de ekstera energio, ekz. elektra borilo) = pova ilo. Pipe dream (nerealigebla plano/espero) = pip-songxo (pro opio-fumado, do kial ne opio-songo/revo?) Condominium (apartamentaro kun kelkaj kunposedaj ejoj) = kundomaro (do kunapartamentaro aux kunlogxejaro?). Umpteen (multegaj, ekz. farendajxoj) = dek um ! Jillion (ege multegaj!) = umiliono ! Have a good time = gxui sin (kvankam sub enjoy yourself CEED donas la pli oportunan amuzigxi).                                                                                         Mike Sadler

            [NdlR - Pli da komentoj en la sekva numero!]

Pero Cximbur: Mi resanigis PPPetron

1995 MZ-Verlag (Trad. Lucija Borcxicx)

La verkinto honeste atestas en sia 132-pagxa romano la sukceson de la auxtogena trejnado kontraux lia balbutado kaj tial esperigas la balbutantajn legantojn.

Jen la trafa postparolo de Prof. D-ro Bosko Popovicx : "La libro estas verkita per facila, simpla lingvo kaj ricxigita per aro da homaj travivajxoj, situacioj kaj anekdotoj el la cxiutaga vivo. Super cxio, tiu cxi verko instigas kaj plifirmigas la fidon al la persona kapableco de cxiu, kiu decidigxos kontrauxstari la balbutadon."

La auxtoro interplektas la teoriojn pri balbutado kun sentoj el la infanagxo de Petro. Ambaux estas iom post iom priskribitaj laux la vojiro de tiu 40-jara balbutulo gxis lia resanigxo per precize priskribita terapio.

La romano komencigxas per "la unua flugo" per aviadilo al simpozio pri balbutado en Dubrovnik. Sekvas "la dua flugo" kun la decido provi la kuracmetodon de Pavel Rotkiewicz. En "la tria flugo" vi travivos sep tagojn da terapio per la auxtogena trejnado. Poste venas la "Alterigxo”, „La aliaj tagoj aux La vivo sen balbutado"; fine "Reagoj - leteroj kaj interparoloj".

Mankis al mi nur ia prezentresumo por ekde la komenco kompreni, ke temas pri reala kaj sincera raporto, pri membiografia atesto.

(La asertoj pri la etiologio kaj la kuracmetodoj de la balbutado veras laux miaj jxusaj esploroj.)                                                  

Françoise Noireau, instruistino , Briançon, Francio