|
El
la landoj kaj sekcioj
Albanio
Kompletigo
de la ILEI Jarraporto (IPR
00/2)
La
albanan sekcion de ILEI oni fondis komence de la 90-aj jaroj, kune kun Albana
Esperanto-Ligo kaj la albana TEJO-sekcio. En la lastaj tri jaroj la junulara
movado iom malaktivigxis. Escepto estas tiuj 30 studentoj, kiuj lernas
Esperanton cxe Monda Turismo en Bydgoszcz. La ILEI-sekcio restas iom pli
organizita, cxar ankaux gxia laboro estas pli evidenta. Jen kelkaj kapablaj anoj
de la sekcio: s-ro Vasil Pistoli (77 j.), auxtoro de la unua plena E-lernolibro
por albanoj, s-ro Zef Mjeda (77 j.), verkinto de E-lernolibro (bedauxrinde li
nun estas duonparalizita), s-ro Gjergji Gusho (60 j.), instruisto de la rusa kaj
itala (pro manko de mono, lia lernolibro gxis nun ne aperis), s-ro Zamir
Gjurgji, jxurnalisto, cxefredaktoro de la jxurnalo Flamuri, s-ro Saimir Neqiraj,
universitata instruisto, f-ino Rita Permeti, la kasistino de la sekcio, s-ro
Shaban Hasani, ingxeniero pri konstruado, s-ro Nehat Sokoli, instruisto pri
biologio, s-ro Agim Peraj, pentristo-instruisto, prezidanto de AEL, f-ino Enkela
Xhamaj, instruistino pri la angla, s-ino Heide Martha Otto, instruistino de
fremdlingvoj. Cxi-jare
funkcias lernokursoj en Vlora, Kukes, Pogradec kaj Lezhë. Cxiun duan monaton la
sekcio eldonas plurpagxan sekcian bultenon. Agim Peraj estas nun pretiganta
fakan vortaron. Bardhyl Selimi revizias sian lecionaron (laux la Zagreba Metodo)
kaj finpretigas duvojan vortaron surbaze de PIV. Krome li, kune kun s-ro Pistoli
kompilas grandan Albanan-Esperantan vortaron surbaze de la granda Albana-Albana
vortaro. La
laboron de la sekcio malfaciligas, ke – pro la konataj ekonomiaj kialoj –
ili ne povas mem pagi sian membrokotizon en la diversaj internaciaj organizoj,
ecx la akiro de vizo – ekzemple al Italio – ofte signifas nesolveblan
problemon. La
sekciestro nun ne havas retan aliron, sed vi povas atingi lin laux la adresoj: Shhasani@albmail.com;
sbokshi@bankofalbania.org; star@albmail.com;
pcipo @uptal.tirana.al. Iam, eble
ekfunkcios ankaux lia propra adreso: bardhylselimi@
yahoo.com. Lia telefono: ++355 4 238 558. Laux
la sekciestra raporto kompilis Jozefo Németh
Britio Kiu
helpas? Kiu
ne jam auxdis pri Urso-Kurso, la ampleksa, porinfana instru-kompleto - moderna,
plenkolora, amuza? Certe ne anoj de la brita sekcio de ILEI, cxar multaj tre
malavare finance subtenis la projekton, entuziasmas pri gxi kaj helpas en la
disvastigado kaj korektado. Sed kio pri anoj de niaj aliaj landaj sekcioj? Kion
VI scias pri la projekto? Britio
trovigxas en malfacila situacio rilate Esperanton. Se la angla ja farigxas la
nova internacia lingvo – kaj ni permesas al ni tie cxi diri, ke ni forte
kontrauxstaras la ideon – kian esperon havos Esperanto en nia lando? Anstataux
plendi pri gxi tamen, ni faris ion. Ni verkis bonegan kurson, celante infanojn
kaj sukcesas enretigi tutajn familiojn. Cxar temas pri koresponda kurso – cxar
ni estas realismaj kaj konscias, ke mankas homforto tie cxi por dauxre arangxi
kursojn – ni devis inkluzivi iom de la angla lingvo por kelkfoje klarigi. En
la porinfanaj kajeroj trovigxas malmulte de anglaj vortoj, kaj cxiuokaze ni
provizas Esperantan tradukon por tiuj, kiuj gxin deziras. La porgepatraj libroj,
kiuj inkluzivas plenajn klarigojn, aldonajn laborfoliojn, aktivigajn kartojn por
‘Mil Unuaj Vortoj’, kompreneble aperas anglalingve. La kromajxoj, kart-ludoj
kaj kvizkartaro estas cxiuj eldonitaj en Esperanto. Ne,
ni ne plendas pri la situacio en Britio rilate la anglan lingvon, ni ne plendas
pri la sinteno de la registaro kaj infanoj rilate fremdajn lingvojn, ni ne
plendas pri la manko de homforto por antauxenigi Esperanton, ni faris ion por
gxi. La rekomendo cxi-jare en la ETA-jarkunveno estis malfondi la britan
sekcion, kaj fordoni cxian monhavon. Kial? Gxuste pro tio, ke mankas homforto
kaj ege malmultaj deziras aux nun povas kunlabori. Sed malgranda teamo akceptis
la respondecon kaj savis gxin…ni plulaboros. Gxuste pro tio, ke ni, en
hejmlando de la nova internacia lingvo, faras ion pozitivan, strebas allogi
novajn membrojn kaj instrui, cxu ni ne rajtas je iom da subteno flanke de nia
gepatra organizo, ILEI? Cxu ne cxiuj niaj sekcioj havas la saman celon? Ni povas
facile kompreni, ke mankas subteno de la diversaj naciaj organizoj en Britio
mem, sed kio pri nia internacia gekolegaro? Kial
la estraro de ILEI sxajne subtenas nur siajn proprajn eldonojn? Kial akcepto kaj
kuragxigo kaj aktiva subteno mankas? Cxu cxar nia kurso enhavas iom da anglaj
vortoj? – iom stulta kialo por kontrauxstari kurson, kiu nepre devas esti
koresponda, kaj kiu jam kaptis cxirkaux 70 familiojn en Britio, infanojn KAJ
gepatrojn. Cxu cxar gxi ne sekvas la sxajnan ILEI-an instru-metodon, kaj ne
estas plenplena je verboj en la unuaj du-tri pagxoj? Iom netolerema, cxar
ekzistas pluraj diversaj instru-metodoj kaj cxi tiu nia tute tauxgas por kaj
koresponda kaj cxeesta instruo, kaj verb-forta ne nepre estas la pli bona. Cxu
ne diverseco gravas? Cxu cxar ni ne sciigis al ILEI pri niaj unuaj planoj kaj
petis kunlaboron? Sed ni ne havis tempon atendi…la angla vaste disvastigxas
kaj Esperanto mortas en Britio, kaj cxu unu el la celoj de ILEI ne devus esti
kuragxigi sekciojn sendepende agi, aux cxu ILEI havas la homforton por cxion
fari mem? Suficxas la admonetoj – ni ne plu mencios la strangan mankon de
subteno flanke de nia gepatra organizo, cxar ni deziras esti pozitivaj. Do
por tiuj, kiuj ja interesigxas jen mallonga gxisdatigo. Cxio progresas bone.
Cxi-jare ni espereble sukcesos pritrakti pli grandskalan reklamadprogramon, sed,
malgraux la cxi-jaraj problemoj, ni ne estis neaktivaj! Ni disponas je granda
ligna urso, kiun ni uzas kiel reklamilon, kaj "li" trovigxas cxe
kongresoj kaj en bibliotekoj. Cxiu EAB-anoj ricevis du el niaj reklamaj
fisx-posxtkartoj kun peto sendi ilin al konataj infanoj. Atendas familioj, kiuj
nun sekvas la kvaran parton de la kurso, jam preparita de ni laborkajero (en la
angla lingvo!) por akompani "Tendaraj Tagoj 1". Novajxletero,
"Bear Facts" aperas sezone kaj estas bona sukceso. Pere de gxi ni
retenas kontakton kun la gepatroj kaj iom post iom enkondukas ilin en la
Esperantan mondon. Infanoj havas sxancon partopreni konkursojn kaj tiuj ankaux
estas tre popularaj kaj helpas reteni intereson. La orienta federacio de EAB
"adoptis" urson kaj dissendas la ricevitajn senpagajn enirbiletojn al
konkurs-gajnintoj. Ni organizas nun porinfanan semajnfinon, kiu okazos dum la
oktobra trimestromeza ferisemajno, kaj jam vekis grandan intereson flanke de la
infanoj kaj gepatroj – ege malofta okazajxo en Britio. Nu, eble la cxefa afero
estas, ke tiuj, kiuj ja acxetas kaj tralaboras la kurson sxajne estas tre
kontentaj pri la prezentmaniero kaj la akompana materialo kaj farigxas
Esperantistoj. Eble, fine, nur tio gravas. Angela
Tellier, en la nomo de Esperanto Teachers' Association Japanio Esperanto
en lernejoj kaj universitatoj En
Japanio antaux 2 jaroj komencigxis unuafoje normala leciono de Esperanto kiel
unu el fremdaj lingvoj en supera mezlernejo. La lernejo, kies nomo estas Nippa,
trovigxas en la gubernio Kanagauxa. Laux enketo oni instruas Esperanton en 15
universitatoj kaj 2 superaj mezlernejoj. Kiel unu el ekster-klasaj aktivadoj
lernantoj lernas Esperanton en 3 superaj mezlernejoj kaj 2 elementaj lernejoj.
En Kvazauxlernejo Tibor Sekelj partoprenas 2 elementaj lernejoj kaj 1
mezlernejo. Informis:
NAKATSUKA Kimio Svedio
Märtha
Andreasson forpasis Post
kelkjara kormalsano mortis sinjorino Märtha Andreasson la 8-an de majo 2000,
73-jara. £i vivis en Gotenburgo, Svedio, kaj eklernis E-on en 1953. Kiel
tre agema homo sxi baldaux mem instruis, kaj dum la sekvaj jardekoj sxi gvidis
multajn kursojn de diversaj specoj. En la lastaj jaroj oni kadre de tiuj kursoj
ofte okupigxis pri tradukoj. La lasta rezulto estas Esperanta versio de la
libreto "Ekonomio sen rento kaj inflacio" de Margrit Kennedy, kiu
baldaux estos publikigita. Märtha
estis talenta precipe kiel organizanto. £i faris grandan laboron por
organizi la seminariojn de Sveda Esperanto-instituto kaj estis membro de ties
direkcio kaj ekzamena komisiono gxis la morto. Antauxe sxi estis estrarano
ankaux de diversaj aliaj organizajxoj kaj dum kelka tempo komitatano de UEA. Per
sxia morto la E-movado perdis tre sindedicxan kaj aprecatan laboranton. Bo
Sandelin
Svislando
Instruista
kurso denove en KCE
Post
multjara pauxzo, la tradicio pri porinstruistaj kursoj gvidataj de ILEI en
Kultura Centro Esperantista, Svislando, restarigxis auxguste. Oko da
partoprenantoj frekventis la trian nivelon de la tria sesio de PIK (Plurnivelaj
Intensivaj Kursoj) kies unua semajno dedicxigxis al didaktiko. La emfazo estis
je teknikoj rapide evoluigi parol- kaj kompren-kapablon en lernantoj, per
starigo de situacioj postulante aux invitante je komunikado. Kursanoj mem
plenumis plurajn taskojn por sperti mem la teknikojn. Levigxis
la ideo, ke ILEI refoje okazigu instrukurson en KCE; eventuale en aprilo 2001
cxirkaux pasko, cxar la auxgusta periodo sxajnas jam plenigita de aliaj
arangxoj. Se la nova ekzamena nivelo (instru-kapableco) estos suficxe preta, la
kurso povos prezenti tion kaj partopreno povus validi kiel unu el la kondicxoj
por la ekzameno. Smg
Usono
Instruado
de Esperanto en Usono 1999-2000 (Kompletigo
de la Jarraporto en IPR 99/2) Dum
la pasinta somero, okazis cxe la San Franciska £tata Universitato la bone
konata intensiva, tri-semajna, por-kredita kursaro je tri niveloj. Cxeestis
entute 55 kursanoj (24 el Usono, 11 el Japanio, 3 el Svedio, po 2 el Britio,
Kanado, kaj Kostariko, kaj 1 el Meksiko) sub la lerta gvidado de Mark Fettes
(Kanado), Atilio Orellana Rojas (Argentino/Nederlando), Joel Brozovsky
(Usono/Japanio), kaj Maria Hopkins (Pollando/Kanado). Cxi-somere la instruistoj
estis same elstaraj: Grant Goodall (Usono), Spomenka £timec (Kroatio),
Dennis Keefe (Usono/Francio), kaj Reza Kheir-khah (Irano). Dum
la jxusa lerneja jaro, la auxdaca 15-leciona vidbenda projekto de ELNA
(Esperanto-Ligo por Nord-Ameriko) "Pasporto al la Tuta Mondo" dauxre
progresis. La dek du lecionojn kiujn oni jam filmis, kaj kiuj estas laux rekta
metodo, la kursanoj cxe SFU uzos cxi-somere. La lecionaro instruas ne nur la
lingvon Esperanto sed samtempe gxian kulturon. Pasintan
junion, versxajne por la unua fojo en usona historio, usonanino diplomigxis cxe
universitato en la fako Esperanto. Temas pri Jennifer Korp, kiu atingis tion cxe
"Principia College" en Elsah, Illinois, sub la gvidado de D-ro Duncan
Charters, kiu en julio 1999 gvidis tri-tagan instru-seminarion cxe la sama
lernejo, kun 11 partoprenantoj. Lastjare
ses esperantistoj sukcese ekzamenigxis per la usonaj ekzamenoj, kies tri niveloj
celas parolantojn de la angla; kaj en majo 2000 sukcesis ses aliaj, cxi-foje dum
la ELNA Esperanto-kongreso. La ekzamenoj estas sub la auxspicio de ELNA kaj AAIE
(Amerika Asocio de Instruistoj de Esperanto). Pasintjare
aligxis al la ELNA perkoresponda E-kursaro nur 4 novaj kursanoj, kaj finstudis
nur 6, kvankam estas entute 155 aligxintoj. Nuntempe multaj usonanoj lernas E-on
per la reto. Laux Marko Rauhamaa, kiu administras per-retan 10-lecionan kurson
por angle parolantoj, en septembro 1999, 31 instruantoj gvidis 100 studantojn;
kaj cxiumonate 300 volas aligxi (mankas suficxe da instruantoj) kaj 20
finstudas. Tamen, multaj ne indikas sian landon; do, temas ne nur pri usonanoj.
En Usono almenaux unu E-klaso (tiu de Bill Maxey, en Powhatan, Virginia)
cxi-jare partoprenas la ILEI-projekton "Interkulturo". Infanoj
Cxirkaux la Mondo (ICxLM), kiun fondis usonanino Charlotte Kohrs, nun estas
parto de ELNA, sub la gvido de Komisiito pri Edukado, Kent Jones, kun Darlene
Evans kiel kunordiganto (7 AAIE-anoj helpas sxin). ICxLM ankoraux senpage
posxtas siajn libretojn kaj kasedojn al infanoj kiuj tion petas, kaj nun sercxas
desegnojn pri ideala mondo por infanoj. Cxi-jare
AAIE jarkunsidis la 21-an de majo en Atlanta, Georgia. Prezidis prezidanto Ron
Glossop (ILEI vic-prezidinto), reelektigxis kasisto Jim Droege, kaj elektigxis
Kent Jones kiel Eduka Sekretario. Oni faris rezolucion, kiu celis membrigi en
AAIE novajn instruistojn de E-o, kiuj raportis pri siaj klasoj. Aperas
en la septembra numero de la AAIE-Bulteno statistikoj pri E-klasoj en Usono
kiujn kompilas la Eduka Sekretario de AAIE. Tamen, multaj instruantoj ne sendas
siajn informojn. Malgraux tio, lastjare oni raportis entute 38 klasojn kaj 1206
kursanojn, el kiuj 149 estis plenagxuloj, 196 junuloj, kaj 861 infanoj. En
lernejoj lernis 28 klasoj, 12 el kiuj estis por-kreditaj, 15 oficialaj, kaj 5
devigaj. Laux
la statuto de AAIE, cxiu AAIE-membro estas auxtomate ano de ILEI, kaj tiucele
parto de la AAIE-kotizo kovras la ILEI-kotizon. Kvankam nun estas nur 34
AAIE-membroj, nia kasisto pagis al ILEI kotizojn por 60, cxar multaj antauxaj
AAIE-anoj poste realigxos, kaj ankaux, cxar ni volas tiel subteni ILEI. Cxiu
AAIE-membro ricevas nian Bulteno-n kvar fojojn cxiujare. Kutime ekzemplero de
IPR estas kun la Bulteno, kiu estas parte anglalingva kaj parte en Esperanto.
Gxiaj rubrikoj regule inkluzivas la jenajn: ILEI-Aferoj, Volas
Korespondi, De kaj pri niaj membroj, Legindajxoj, Kalendaro, Instruado, kaj
Esperanto Alilande. Doroteo
Holland, ILEI-Sekciestro por Usono
|