El la landoj 99/3
Hejmen ] Supren ]

 

Konferenco 99
Rezolucio 99
Komitatkunsido
Biografio de Boo Mee
Kvazaulernejo
Seminarioj
El la landoj 99/3
Eseo lauxtlegita
Lingvaj ludoj
El niaj metiejoj 99/3
Nian karan...
Propedeutiko
Notlibro 99/3
Urso-kurso
Kvarteto

El la landoj kaj sekcioj

 

Albanio

Terminaro pri matematiko

Lastatempe s-ro Bardhyl Mezini kompilis dudirektan, malgrandan fak-vortaron pri matematiko, surbaze de ekzistanta terminaro bulgara-rusa-esperanta de s-ino Daniela Deneva, eldonita en Sofio 1985. La venontan lernojaron s-ro Mezini intencas starigi E-kurson en Fakultato de Naturaj Sciencoj. Tiel krom ekzistantaj bonaj poralbanaj E-lernolibroj ties studentoj ekposedos ankaux fakvortaron sian.

Cxu vi provos verki similajn aliajn fakvortarojn laux via studkampo? Ne hezitu!

laux Zamir Gjurgji, el la Bulteno de Albana ILEI-Sekcio, junio 1999

 

Bosnio kaj Hercegovino (Serba Respubliko)

La 3-a Somera Esperanto-Lernejo Teslicx

La tria sesio de Somera Esperanto-Lernejo, en julio 1999, signifas gxian pluan progreson, kun 25 diplomoj kompare kun 10 pasintjaraj kaj 12 partoprenantoj en 1996. Sep partoprenantoj pasis A-ekzamenon, 14 finis A-progresigan kurson kaj 4 ricevis B-diplomon. La kursojn gvidis Miodrag Kocicx kaj Radojica Petrovicx el E-Instituto Beograd kaj Vukasxin Cxuticx el Banja Luka. Dutagan porinstruistan seminarion gvidis Radojica Petrovicx kaj partoprenis 5 instruistoj kaj kvar novuloj, kiuj ankaux faris provlecionojn en la A-progresiga kurso. [...]

La lernejo dauxrigxis kaj finigxis per dutaga 4-a esperantista renkontigxo de Serba Respubliko kun cxeftemo „Praktika uzado de Esperanto en la mondo”.

Aparte gxojiga estis partopreno de 16-membra grupo de mezlernejanoj el Pale cxe Sarajevo, kiun gvidis la instruistino Nada Cxvoro. Ilia apero signifas revivigon de tiu Esperanto-centro, iam konata pro la somera Esperanto-lernejo en Stambulcxicx cxe Pale. Post rondotabla diskuto pri Esperanto-instruado kaj pri la projekto Interkulturo, s-ino Cxvoro decidis proponi al la direktoro de la mezlernejo en Pale aligxon al Interkulturo.

Radojica Petrovicx

<radp@emi.yu>

 

Cxinio

E-kurso en Tianjin

En la lastaj jaroj aktivas cxinaj membroj de ILEI en la havenurbo Tianjin. Ili gvidas diversajn elementajn, progresigajn, superajn kaj konversaciajn kursojn. Inter la lernantoj aperas novaj esperantistoj. Cxi-jare funkcias tri E-kursoj.

S-ro Han Zuwu, delegito pri instruado de UEA, membro de ILEI, gvidas kurson por ekzerci membrojn de Tianjin-a E-Asocio kaj delegitojn cxeestantajn la 2-an Azian Kongreson en Hanojo, Vjetnamio cxi-auxguste. 20 diversagxaj (de 13 gxis 72) gelernantoj studas kaj praktikas cxiudimancxe. En la kurso s-ro Han uzas video-bendon „Mazi en Gondolando”, kiun donacis al li s-ino Mila v.d. Horst Kolińska de Nederlando dum renkontigxo en Lodzo, Pollando.

    S-ro Paul Desailly de Auxstralio laboras nun en Tianjin-a Komerca Universitato kaj gvidas kursojn inter instruistoj kaj studentoj. Pli ol 30 junuloj lernas E-on diligente. Paul kaj liaj studentoj ofte vizitas la Esperanto-salonon de Tianjin-a E-Asocio.

S-ino Liu Jun gvidas kurson en Guohuangzi-mezlernejo de Tianjin. Sxi instruas Esperanton al dudekkvin 13-15-jaragxaj lernantoj. Unu el iliaj lernomaterialoj estas Juna Amiko. La junajn lernantojn ofte vizitas alilandaj esperantistoj, inter ili estas Natalie Schuchert kaj Paul Desailly. Ili ankaux korespondas kun amikoj de diversaj landoj.

Han Zuwu, cxina sekcio de ILEI

Wan Xin Cun 5 Qu, 21 Lou 1 Men 501, CN-300 162 Tianjin, Cxinio.

Telefono kaj fakso: 86-22-8476 5557 (H)

 

Finnlando

Someraj kursoj

En julio hungara d-rino Smidéliusz Katalin invitite gvidis 2 kursojn en Finnlando. Unue okazis trejniga 12-hora "Edusem" por instruistoj kaj poste 20-hora progresiga kurso kun la temo "Finnlanda kulturo" por studantoj.

   Samtempe okazis komencanta kurso gvidata de la sekci-estro surbaze de la jxus-aperinta finna traduko de la lernolibro "Egaleco kaj paco per Esperanto" de Lars Forsman. Cxiuj kursoj havis vesperajn programerojn, kie oni lernis kaj amuzis sin per Esperanto: la kursanoj i.a. vizitis parkon, ekologian ekspozicion "Mola teknologio", lernis fari florojn el papero, auxskultis raporton pri la nuna vivo en Hungario. La kursanoj ankaux ekspoziciis siajn plej novajn kaj interesajn E-librojn. La kursanoj ricevis atestilon pri sia partopreno. Estus bone, se ILEI havus internacie uzeblan modelon por tia atestilo, kie estu menciataj ankaux la nombro de la instruhoroj, la nivelo kaj enhavo de la kurso.

    D-rino Smidéliusz tre lerte gvidis la kursojn en vigla rekta metodo. Sxi multe uzis aktualajn bildojn kaj artikolojn el la gazetaro, tradukigis aux resumigis tagajn novajxojn, konversaciigis.

 

Forpasis dumviva membro

S-ro Hemmo Tietti, origine germano Helmuth Dibelius naskigxinta en 1911, dumviva membro de ELFI/ILEI, forpasis la 20an de majo 1999. Siatempe li multege agadis en la finnlanda kaj internacia E-movado, korespondante, telefonante, prelegante, instruante. Unu el liaj fakoj estis stenografio, alia unitarismo. En la lasta jaro li ne plu havis forton mem skribi sed diktis la leterojn. Lia nomo restos en memoro pro la Tietti-instituto en Togolando, kiel mencias Gbeglo Koffi en "Esperanto" (junio 1999).Tombon aux nomsxildon li nenie volis havi, sed pro sia firma vivofido li ankoraux en decembro 1998 diris: "Suficxas ke ni pensu unu pri la alia silente... Mi ekzistos plu, iel kaj ie. Ion mi faros."

Raita Pyhälä, sekciestro

 

Finnlando-Pollando

Kunlaboro de pola kaj finna lernejoj

La 6-an kaj la 7-an de junio per la ret-radio Pola Radio auxdigis intervjuon kun Jorma Ahomäki el Piispanristi (Finnlando) pri la kunlaboro inter Kultur-centro de Milanowek kaj lernejo de Piispanristi en la suda Finnlando. Temas pri intersxangxo de infandesegnajxoj. La intersxangxo efektivigxis per Esperanto.

    La finna ekspozicio funkciis en Milanowek dum la tuta majo, aliflanke la ekspozicio de la desegnajxoj de polaj infanoj same en majo estis prezentita en la lernejo de Piispanristi. Poste oni montros gxin en Hyvinkää – suda Finnlando.

    En Milanowek cxi-monate, nome la 20-an de junio oni malfermos grandan ekspozicion de infandesegnajxoj el 19 landoj. Temas pri cx. 400 desegnajxoj, pentrajxoj kaj aliaj artajxoj je la komuna titolo "Mia malgranda patrujo". Gxi ankaux realigxis per Esperanto.

A. Pettyn, <pettyn@radio.com.pl> (el Ret-Info)

 

Francio

Korespondpeto I.

„Kiam mi gluas la markojn, mi amare pripensas… Imagu, ke por la Esperanta infanklubo, kiun mi estras, de 10 jaroj mi ne sukcesis trovi korespondantojn ecx en unu el la 15 landoj de Euxropa Komunumo. Mi tre facile trovas alie en la mondo. Ni havis en 1999 fruktajn intersxangxojn kun 15 landoj, sed neniun cxe niaj proksimaj najbaroj. Mi vane sercxis en Germanio, Italio, Hispanio, Britio… Mi mendis cxe Mondskala Servo, en la gazetoj mi gvatas. Nur unufoje estis anonceto de infangrupo en Italio, al kiu ni rapide faris allogan prezentadon de nia klubo kaj regiono, sed sen respondo… .Tamen, se ni deziras Esperanton, kiel komuna lingvo, ni nepre devas komenci kun la infanoj!

    Do, mi alvokas pere de IPR, favore al 12 gelernantoj inter 11 kaj 14 jaroj.

Nia adreso: Esperanto-klubo, Collège Yolande d’ Anjou, FR-49490 Noyant, Francio

Madame Paulette Naulet

 

Korespondpeto II.

Mi estas franca instruistino en antauxelementa lernejo (infan-lernejo) nomata "Les 4 vents -Martin Luther King" en la urbo Chateauroux (centra parto de Francio). De kelkaj jaroj ni korespondas kun diversaj klasoj en la mondo, sed pro projekto SOCRATES ni nepre bezonas plurajn korespondantajn klasojn euxrope. Ne gravas se la infanoj de la korespondantaj klasoj estas pli agxaj ol la niaj. Skribu al

Maryvonne Houviez rete: Maryvonne.houviez@wanadoo.fr

 

Germanio

PSI – Denove Mazi

Mazi en la filmo - Mazi-pupoj – Mazi-kantoj – Mazi en scenoj – Mazi-ajxoj – cxio cxi dum la 15-a PSI (Printempa Semajno Internacia) okazinta inter la 3-a kaj 10-a de aprilo 1999 en Germanio. En la rekorda nombro de partoprenantoj (159) konsiderinda kvanto estis infanoj. Mazi-n elektis po 2-foje tage la pli etaj el ili, gxis proksimume 10-jarulo. Kompreneble la nivelo de la lingvoposedo de infanoj ege diversis. Malgraux tio la Mazi-fabelo tenis la atenton de la etuloj kaj inspiris ilin al agrabla kunludado. [la sekva foto farigxis dum la cxi-jara PSI]

Katarína Bodnárová

Hlavná 63, SK-07631 Streda nad Bodrogom, Slovakio

 

NdlR – La sekva, 16-a PSI okazos en St. Andreasberg (montaro Harz, Germanio) inter la 17-a kaj 24-a aprilo 2000. Aligxoj, informoj: Wolfgang Bohr, Johannes-Kirschweng-Str. 11, DE-53474 Bad Neuenahr-Ahrweiler, rete: psi@esperanto .de, http://www.esperanto.de/psi

 

Instruista Seminario

De la 5-a gxis 7-a de novembro 1999 okazos en Wiesbaden seminario pri "Komunika Esperanto-Instruado". Gxin gvidos - cxefe surbaze de spertoj el instruistaj seminarioj de popolaj altlernejoj – d-ro Ulrich Matthias, Ohmstr. 13, DE-65199 Wiesbaden, rete: <Ulrich.Matthias@t-online.de>

 

Hispanio

Nova porkomputila kurso

Post suficxe peza kaj longa laboro jxus aperis surdiskede Elementa Kurso de Esperanto en la kataluna por enkomputila uzado. La kurso, kiu enhavas entute 14 lecionojn kaj 7 kromajn simpligitajn tekstojn pri la kulturo kaj movado esperantistaj, estas rezulto de la kunlaboro inter Kataluna Esperanto-Asocio, el kies perkoresponda kurso gxi estas adaptado, kaj katalunaj membroj de ILEI.

La grafika aspekto de la kurso estas ja teknike tre modesta, sed post dauxra plibonigado oni jam planas eldoni gxin CD-ROM-forme kun aldono de son-bendo.  Krom tio estas ankaux planata la apero de iom pli baza versio de la kurso en oficiala prieduka interreta pagxaro.

Pedro M. Martín

 

Kurso pri Esperanto en la Universitato de Valencia

Dum la nuna lernojaro, 1998/1999, okazis denove, jam por la kvara jaro, kurso de Esperanto en la Fakultato pri Filologio de la Universitato de Valencia (Hispanio). Kiel dum la antauxaj tri jaroj la problemo estis, ke deziris aligxi pli da gelernantoj ol da sidlokoj estas en la lingva laboratorio, kie okazas la kurso.

    Cxi-jare, por ebligi aligi pli da homoj, oni disdividis ilin en du grupojn. Entute partoprenis kaj ricevis diplomon de la Universitato 93 gestudentoj.

    La diplomo de la kurso de Esperanto havas oficialan akademian valoron je tri kreditoj de "Libera Elekto", kaj gxi estas parto de la universitata kariero, ene de la stud-plano, tutsame kaj kun la sama valoro kiel iu ajn alia studobjekto. Aligxis ne nur gestudentoj de la Fakultato pri Filologio, sed ankaux de aliaj fakultatoj, kondicxe ke ili apartenu al la sama valencia universitato. La profesoro de la kurso estis Augusto Casquero, kaj la direktoro D-rino Berta Raposo.

    Por la oficiala fermo prelegis kiel honoraj gastoj s-ro Gian Carlo Fighiera (Italio), pri la temo "Praktika uzo de Esperanto", en Esperanto kaj hispana lingvoj, kaj s-ro Jorge Camacho (Hispanio-Belgio), akademiano de Esperanto, pri la temo "Verki en du lingvoj samtempe: hispana kaj Esperanto", ambaux kun grandega sukceso inter la cxeestantoj, kiuj vere gxuis tiujn belajn kaj interesajn prelegojn, tre alloge prezentitaj. Tuj poste cxiuj ricevis diversan Esperantan materialon, kaj oni enmanigis al ili la atingitajn diplomojn.

Augusto Casquero

 

Hungario

155 kursfinintoj + someraj kursoj en orienta Hungario

La 4-an de junio 1999 oni arangxis sxtatajn lingvo-ekzamenojn pri Esperanto en TIT (Scienc-populariga Societo) en la urbo Nyíregyháza, Hungario. Al la ekzameno aligxis 70 personoj. La 3-an kaj 7-an de junio 1999 entute 85 gestudentoj de KLTE (Scienca Universitato "Lajos KOSSUTH") en la urbo Debrecen, Hungario trapasis sukcese la t.n. studfinan ekzamenon pri Esperanto (post 40-hora kurso).

* * *

En la unua semajno de julio komencigxis pluraj E-kursoj en Orient-Hungario, la baznivelaj kursoj estas 60-horaj, la meznivelaj estas 120-horaj, cxiuj gekursanoj (korespondaj altlernejanoj) strebas sin pretigi por sukcese trapasi en oktobro sxtatan lingvoekzamenon pri Esperanto, ja ili bezonas gxin por sia faka diplomo en altlernejo. La kursoj estas en TIT en la urbo Nyíregyháza [Ny.], 29 gestudentoj en kurso gvidata de Tibor PAPP; studenthejmo de DOTE (Medicina Universitato de Debreceno), Nyíregyháza, 24, PAPP; Altlernejo GATE (Agrarscienca Universitato de Gödöllõ), Nyíregyháza, 16, PAPP; Altlernejo GATE, Nyíregyháza,14, d-ro Attila SALGA; Altlernejo de DOTE, Debreceno, 10, Pál GAJDOS.


La organizanto de la unua estas TIT, tiu de la aliaj "Studio LONDON". Do, jen novaj cxirkaux cent Esperanto-gekursanoj !

laux informoj de Tibor PAPP, db@satrax.hu

 

Irano

E-kurso en irana jxurnalo

Fine de la pasinta jaro komencigxis E-kurso en la monata gazeto „Pesáran Va Dohxtáran” [= gefrauxloj]. La kurson arangxis juna jxurnalisto Akbar Fekri, kiu mem eklernis Esperanton antaux du jaroj de s-ino JXila Sedighi en la kulturejo „Sana Urbo”. (Tio estas projekto de la Monda organizo pri Sano de UN.)

[Sur la foto de Naser Asgar-Zadegan vi vidas ekzemplerojn de la menciita jxurnalo.]

Laux informoj de Mojtaba Kheir-Khah

 

Italio

Deviga Esperanto instruado

En Cupramarittima (provinco Ascoli Piceno) la estro de la Mezlernejo „Dante Alighieri” akceptis la proponon de Raffaela Cantalino (profesorino pri literaturo de tiu lernejo) instrui Esperanton en la klaso II/B al 18 gelernantoj 12-jaraj. Cantalino estas unu el tiuj dekdu lernantoj, kiuj sukcese finis la duagradan kurson de Lina Gabrielli en marto 1998.

   En Cupramarittima ne temas pri kurso, sed pri deviga instruo sur la sama nivelo de la angla lingvo. La instruisto de la angla lingvo kunlaboras. La junuletoj estas tre entuziasmaj kaj la instruisto de la angla ne estas jxaluza, se ili preferas la pli facilan Esperanton, ecx pli facilan ol la itala lingvo. Ili avidas la Esperanto-insignojn por meti ilin sur la brusto. Bonvolu sendi leterojn kun belaj posxtmarkoj al ilia adreso: Klaso II/B de la Scuola Media „Dante Alighieri” di Cupramarittima, Ascoli Piceno.

Laux informoj de Lina Gabrielli

 

Influo de Esperanto sur metalingvaj kapabloj

En junio 1999 studentino de la Unua Roma Universitato "La Sapienza" doktorigxis pri psikologio, pridiskutante la "tezon", ke la kono de la Internacia Lingvo povas pliigi la "metalingvajn" (=lingvopripensajn) kapablojn de la infanoj, ecx pri sia denaska lingvo. Tiucele sxi prilaboris la rezultojn de instru-eksperimento ESP2, arangxita de la Tria Universitato en specimeno da italaj bazlernejoj. Laux la disertajxo de tiu studentino el Napolo - kaj laux sxia referanto, prof-ino Pinto - la statistikaj datumoj konfirmas tiun tezon: la klasoj, kie oni lernis Esperanton dum unu jaro kaj duono, montris rimarkinde pli bonajn rezultojn en la testoj pri metalingva kapablaro, kompare kun ceteraj klasoj. La eksperimento jam ekvekas intereson cxe psikolingvikaj kaj instru-sciencaj medioj.

Mauxro La Torre,

Pedagogiscienca Laborejo, Tria Roma Universitato

<m.latorre@uniroma3.it>

 

Jugoslavio

Eksperimenta kurso en Zajecxar

Esperanto-societo en Zajecxar, orienta Serbio, organizis en la lernojaro 1998/99 publikan kurson en la societejo, kun 9 partoprenantoj en la komenca A kaj dauxriga B gradoj, kaj eksperimentan kurson por lernantoj de la 4-a klaso de elementa lernejo (11 jaroj) kun 15 partoprenantoj. La publika kurso okazas cxiujare, kun malmultaj kursanoj, sed el kiuj plejmulto farigxas kaj restas seriozaj membroj de la societo. Unu el tiaj pasintjare estis Jadranka Miricx, diplomita filologo, instruistino de la angla lingvo.

 

    Cxi-jare s-ino Miricx gvidis la eksperimentan kurson en la Elementa lernejo „Ljuba Nesxic’”, surbaze de la programo kiun aprobis la Konsilio por edukado de Serbio en la jaro 1982. Sxi uzis la lernolibron „Esperanto por ni” de Jozefo kaj Helena Mikulás, Budapesxto 1989, kaj aplikis la auxd-vidan metodon. En la unuaj semajnoj la lernado estis bazita sur nur busxa lingvouzo kaj ludoj, kun memorado sen skribado. Pro malofteco de la instruhoroj (nur unu semajne) montrigxis ke la memorado sen surpaperaj notoj ne suficxas por havi kontinuecon de la lernado. Skribado estis enkondukita kaj la rezultoj plibonigxis. La lernantoj sxatis la konversaciajn ludojn, skecxojn, recitadon, kantojn. Publikaj prezentajxoj por gepatroj estis arangxitaj, precipe en la jarfina solenajxo. Sed la vera fino kun ekzamenoj por la kursoj estas prokrastita al auxtuno, pro la bombado de Jugoslavio. Oni esperas je nova kurso. Grupo de pli agxaj lernantoj (13 – 15 jaroj) de la sama lernejo partoprenos en la projekto Interkulturo.

Radojica Petrovicx, radp@emi.yu

 

Kroatio

Nederlanda kaj kroata lernolibroj de Esperanto

En Zagreb aperis la oka kroatlingva eldono de la zagreba Lernolibro de la Internacia Lingvo. En Maribor (Slovenio) samtempe aperis la nederlanda eldono. La eldonistoj de la zagreba eldono estas Kroata Esperanto-Ligo kunlabore kun Izvori kaj de la nederlanda Inter-Kulturo Maribor. Kompare kun la antauxaj eldonoj la oka estas ricxigita per ilustrajxoj de Teodora Kucxinac. La kroata eldono aperis en mil ekzempleroj.


Por la nederlanda eldono, kiun auxtoris grupo de zagrebaj auxtoroj Zlatko Tisxljar, Spomenka Sxtimec, Ivan Sxpoljarec kaj Roger Imbert, kunlaboris Roel Haveman, Marceline van Leewen-Burg, Marjet Erasmus-van Zadelhoff, Piet Uittenboogaart, Jan Hut kaj Rob Moerbeek.

Spomenka Sxtimec, <esperanto@zg.tel.hr>

Nepalo

Nepala E-Asocio organizas la trian Internacian Himalajan Renkontigxon de la 26-a de februaro gxis la 7-a de marto 2000. Aligxoj kaj pliaj informoj cxe: s-ro Narendra Bhattarai, vic-prezidanto de NespA, G.P.O. Post Box 10518, Kathmandu, Nepal aux s-ro L. P. Agnihotri, prezidanto de NespA, <Sosierra@wink.com.np>

 

Norvegio

Kursoj dise en la lando

En 1998 kvindek homoj konatigxis kun Esperanto per la auxtunaj kursoj organizitaj de NEL kaj pliaj 18 per kursoj gvidataj de lokaj fortoj (en Hamar, Stavanger, Tromsgx kaj Oslo). Por la sesa sinsekva jaro okazis kursoj profesinivelaj de Atilio Orellana Rojas el Argentino, cxi-foje por komencantoj en Oslo, Tgxnsberg, Trondheim, Tromsgx kaj Sansvik. En Oslo kaj Tgxnsberg li gvidis ankaux po unu kurson por komencintoj en kiuj partoprenis 12 gelernantoj.

(Laux la Jarraporto de Norvega Esperantista Ligo)

 

Pollando

Polaj E-instruistoj renkontigis en Krakovo

Dum la tagoj 24 - 25 de aprilo 1999 okazis en Krakovo Esperantologia - Didaktika Konferenco de la Pola Sekcio de ILEI. La Konferencon partoprenis pli ol 30 personoj. Cxeestis gxin polaj instruistoj kaj gestudentoj de la Scienca Studenta E-Rondo en Krakova Jagielona Universitato. La partoprenantoj solene honoris la 140-an naskigxdatrevenon de la kreinto de Esperanto - L. L. Zamenhof kaj 50-jarigo de ILEI. La inauxguron de Konferenco faris s-ino Maria Majerczak. La abundan programon de la Seminario plenumis multaj interesaj prelegoj:

- Dorota Szczygieł (Krakovo) parolis pri efikeco de la lernado dum kiu estis tusxitaj koncentrigxo kaj memorkapablo - kun praktikaj atentigoj kaj ekzercoj.

- Maria Majerczak - kadre de metodiko de instruado de Esperanto priparolis diversajn faktorojn favorantajn atingi bonajn sukcesojn en tiu cxi kampo. Gvidita de si praktika leciono kun gestudentoj de Jagielona Universitato vekis grandan interesigxon de partoprenintoj.

- Eva Bondar - tre interese prelegis je la temo: Kiamaniere instrui por sukcesi? Dum la prelego sxi prezentis uzatajn metodojn kaj montris praktikajn ekzemplojn de sia instruado.

- Jadwiga Gibczyńska (Krakovo) - dividis siajn spertojn kun partoprenantoj pri utiligo de aktorado en la lingvoinstruado. Interesa prezento de la temo vekis grandan intereson de auxskultantoj.

- Lidia Ligęźa (Krakovo) - paroladis pri problemoj de esperantigado de la nuntempa pola poezio. Multaj ekzemploj bone spegulis la ekzistantajn traduk-problemojn.

- Boźena Pietrzyk (Siedlisko) - interese babilis pri siaj spertoj koncernantaj praktikaj problemoj de E-instruado.


Dum la renkontigxo elpasxis la koruso de E-Rondo "Sub la Verda Stelo" en Tychy, gvidata de s-ino Danuta Tudaj (Katowice). La auxskultantaro honoris la aktorojn per tondraj aplauxdoj. La promenado tra la urbo kaj vizitado de historiaj lokoj de Krakovo donis al ni cxiuj neforgeseblajn impresojn. Dankante al cxiuj organizantoj ni atendos la venontjaran renkontigxon.

Antoni Beyga, <antobe@friko.onet.pl>

Svedio-Ukrainio

Junulara projekto

Kadre de la sveda-ukraina junulara intersxangxa projekto Julja Hordijenko kaj Lovisa Gustafsson 16-21 de majo laboris en Poltava, 22-28 de majo - en Hxarkov. La knabinoj renkontigxis plejparte kun studentaro, lokaj junularaj Esperantaj kluboj. En ambaux urboj oni organizis konferencojn por gazetaro kaj filmis la projektantinojn por televidaj novajxoj.

    Impresoj pri laboro: interesoj kaj opinioj de junularo en Svedio kaj Ukrainio pri Esperanto estas ne la samaj. En Svedio oni pli interesigxis pri mem lingvo, gxiaj gramatikaj principoj. En Ukrainio junularo pli interesigxas pri novaj eblecoj, kiujn kunportas Esperanto. Ukrainiaj gejunuloj post prelegoj ofte esprimas ekinteresigxon pri la lingvo, petas kie aux kiumaniere eblas lerni Esperanton.

    En lasta dimancxo de majo la projektantinoj helpis al klubo "Ora Pordego", kiu organizis sinprezenton dum festo "Tago de Kievo". Gxis la 8-a de junio ili laboris en Kievo, inter 9-13 de junio en Luck.

Konstantin Demjanenko, Berdjansk, Ukrainio

aznauka@berdyansk.net

(laux SEJM-VIRT-INFO, n-ro 17)

 

Usono

Esperanto-klasoj por infanoj en Usono

En sia jarraporto al ELNA kiel Komisiito pri Edukado, Kent Jones raportis ke en la lerneja jaro 1998-99  35 instruistoj en 21 sxtatoj en Usono instruis Esperanton al 1312 infanoj dum entute 13102 stud-horoj.

(El AAIE-Bulteno, junio 1999)

 

Uzbekistano

La unua E-studlibro por uzbeklingvanoj

Finfine, subtitole "ESPERANTO HALKARO TILI" ("Internacia Lingvo Esperanto") aperis la unua uzbeklingva E-studlibro. Pri ties apero raportis lokaj kaj tutlandaj amaskomunikiloj. Tiun cxi, cxirkaux 230-pagxan, longe atendatan en Uzbekistano libron auxtoris samarkandaj esperantistoj Anatoli Ionesov (direktoro de la Internacia Muzeo de Paco kaj Solidaro) kaj Bahodir Habibov (profesia lingvoinstruisto). La libro enhavas 12-lecionan E-gramatikon, Esperanto-Uzbekan kaj Uzbeka-Esperantan vortaretojn kaj Uzbeka-Esperantan konversaci-libreton. Krom tio enestas kurta esperantlingva priskribo de la uzbeka lingvo, ties gramatiko kaj prononcreguloj, kio faras la libron interesa kaj praktike uzebla ankaux por alilandaj esperantistoj, kiuj interesigxas pri la uzbeka lingvo kaj al vojagxontoj al Uzbekistano. La libro aperis cxe moskva E-eldonejo "Impeto" danke al financa subteno de la Eduka Fondajxo Carson. La eldono estas dedicxita al la Internacia Muzeo de paco kaj Solidaro, kies naskigxo okazis en Samarkando antaux cxio danke al la internacia lingvo Esperanto. La unua E-studlibro por uzbeklingvanoj haveblas cxe Libroservo de UEA.

A. Ionesov (el Ret-Info)

Zimbabvo

11 klasoj el Zimbabvo aligxas al Interkulturo

Oliver Mazodze, direktoro de la Zimbabva Esperanto-Instituto el Masvingo, komunikis la decidon de 24 zimbabvaj instruistoj partopreni la internacian edukan Projekton "Interkulturo" kun siaj 11 klasoj de mezgradaj kaj bazaj lernejoj el diversaj urboj. Jam pli frue 3 klasoj (300 lernejanoj) el Lomeo petis aligxon je la sama arangxo, gvidataj de sia instruisto Gbeglo Koffi.

laux informoj de Mauxro La Torre

<m.latorre@uniroma3.it>