Propedeutiko
Hejmen ] Supren ]

 

Konferenco 99
Rezolucio 99
Komitatkunsido
Biografio de Boo Mee
Kvazaulernejo
Seminarioj
El la landoj 99/3
Eseo lauxtlegita
Lingvaj ludoj
El niaj metiejoj 99/3
Nian karan...
Propedeutiko
Notlibro 99/3
Urso-kurso
Kvarteto

Responde al "Propede...kio?" de Renato Corsetti

(el Ret-Info)

La artikolo de Renato Corsetti estas tre informiva kaj valora por cxiu Esperanto-aktivulo. Grandparte gxi estas ankaux trafa el mia vidpunkto. Tamen mi sxatus iom aldoni, korekti kaj komenti.

1) "Mitoj" en E-propagando

Lastatempe igxis modo, paroli pri "mito" de Esperanto-propagando, se iu aserto ne estas absolute vera. Ekzemplo de s-ro Corsetti: "Esperanto estas propedeuxtika" estas mito, cxar "Esperanto ne estas propedeuxtika por cxiuj lingvoj en cxiuj situacioj." Se oni postulas tian gradon de gxenerala vereco por cxio, kion ni rajtas diri varbante por Esperanto, tiam "Esperanto estas lernebla lingvo" ankaux estas mito, cxar la negativa formo "Ne cxiu en cxiu situacio kapablas lerni Esperanton" estas sendube vera.

Konkludo: Cxiu devus scii, ke iuj varbaj asertoj pri io ajn neniam estas gxenerale validaj aux science pruvitaj aux pruveblaj. Se ni volus limigi nin (kaj cxiujn ordinarajn aktivulojn, kiuj ne estas lingvistoj) al lingvike sendubaj faktoj, prezentante tuj cxiujn seojn kaj sedojn al iu surstratulo antaux nia informstando: ni (malprave!) nur rikoltus nekomprenon kaj mokojn.

2) Cxu propedeuxtika valoro de Esperanto por Germano, lernante la Anglan?

S-ro Corsetti ne vidas tian valoron (kaj la leganto emas gxeneraligi, ke tiu do ne ekzistas kaj eble ankaux ne en multegaj aliaj situacioj). Tiu demando meritus plian studadon. Tamen spontane mi menciu kelkajn aferojn, kiujn havas Esperanto kaj la Angla kontraste al la Germana:

  - neniu "Auslautverhärtung" (prononco de "t" anstataux "d" ktp. silabofine)

  - neniu gramatika genro

  - markitaj adverboj, derivitaj de adjektivoj

  - vorttrezoro: pli da romanidaj vortoj (kiujn do oni tuj rekonas en la Angla danke al Esperanto)

Certe oni trovus multe pli.

3) Cxu Esperanto havas gxeneralan, propedeuxtikan valoron?

S-ro Corsetti prave diris, ke jes, cxar cxiuj lingvoj havas tian. Cxu tamen Esperanto havas ion apartan, kontraste al (multaj) aliaj lingvoj? Mi asertas, ke jes! Mi nur skizas mian rezonadon: Kiam oni lernas la unuan fremdan lingvon, tio okazas surbaze de la gepatra lingvo. Propedeuxtika lingvo helpas, analizi la lingverojn de la gepatra lingvo, por poste kompreni, kiel ili realigxas en la fremda lingvo. Rigardu ekzemple la vortklasojn. Por multaj lingvaj paroj Esperanto povas esti interpretata kiel pli gxenerala koncepto por ambaux lingvoj. En tiuj situacioj – normalkaze – Esperanto havas pli grandan propedeuxtikan efikon ol iu alia lingvo. (Esceptoj ekzistas cxe tre similaj lingvoj kiel la Cxehxa kaj la Slovaka.)

    Mi jes konscias, ke la supra skizo validas pli por la gramatiko ol por la vorttrezoro kaj ke – teorie – povas ekzisti alia gxenerala koncepto (ekz. sen vortklasoj) de planlingvo, kiu estus pli efika propedeuxtika lingvo, por lerni kiel Japano la Indonezian. Sed tio estas pli granda mito ol cxio, kion ni tiuteme diradas pri Esperanto.

4) Esperanto kaj aliaj kandidatoj

Aliaj kandidatoj de propedeuxtikaj lingvoj estas nuntempe la Latina kaj la Angla. Mi asertas, ke kompare kun ili Esperanto havas pli altan efikon (vidu 3). Ke, eble, Nederlandano profitas pli per la Angla ol per Esperanto lernante la Germanan, tio estas pruvenda, laux mi duba.

Resume: Varbaj sloganoj por Esperanto estas neeviteble simpligaj. Cxiuj tiaj asertoj havas esceptojn, ne estas science pruvitaj kaj validas kutime nur lauxgrade. Tamen, kompare kun la Angla kaj la Latina mi asertas – gxeneralan – superecon de Esperanto kiel propedeuxtika lingvo.  

Tial mi pluasertas: "Esperanto havas propedeuxtikan valoron."

 

Rudolf Fischer

(fischru@uni-muenster.de)