Kvarteto
Hejmen ] Supren ]

 

Konferenco 99
Rezolucio 99
Komitatkunsido
Biografio de Boo Mee
Kvazaulernejo
Seminarioj
El la landoj 99/3
Eseo lauxtlegita
Lingvaj ludoj
El niaj metiejoj 99/3
Nian karan...
Propedeutiko
Notlibro 99/3
Urso-kurso
Kvarteto

Esperanto-kvarteto – Por paroligi komencantojn

Antaux kelkaj monatoj aperis nova kartludo por paroligi komencantojn. Gxi nomigxas "Esperanto-kvarteto" kaj konsistas el 28 koloraj kartoj. Sur cxiu karto trovigxas desegnajxo (ekzemple de segxo) kun la esperanta nomo de la koncerna objekto. Krome oni trovas en la supra dekstra angulo de cxiu karto la nomojn de tri aliaj objektoj (ekzemple "pordo", "tablo" kaj "fenestro"), kiuj formas kune kun tiu karto kvaropon ("kvarteton"). Oni disdonas cxiujn kartojn. La ludantoj (lauxnombre prefere inter 3 kaj 7) faras inter si demandojn laux la skemo "Cxu vi havas tablon?" por akiri kiel eble plej multajn kvartetojn.


Laux miaj spertoj el Esperanto-kursoj cxe germanaj popolaltlernejoj kaj dum la Internacia Junulara Festivalo en Rimini la ludo elstare bone sukcesas kaj ofte vere amuzas la kursanojn. Gxi estas pli simpla kaj multe pli bela ol gxia antauxulo "Ludi kaj lerni" de Malte Markheden. La "Esperanto-kvarteto" ecx tauxgas por rektmetoda kurso por komencantoj sen ajnaj antauxscioj. Ankaux por pli spertaj lernantoj, por kiuj la frazmodelo "Cxu vi havas ...?" jam ne estas io nova, la ludo havas sencon, cxar ili lernas per gxi la nomojn de diversaj objektoj kaj ekzercas la akuzativon. Por ili eblas krome uzi la malnovan ludon de Malte Markheden, eldonitan jam antaux cxirkaux 15 jaroj, cxar surbaze de gxi eblas ankoraux pli multe interparoli.


    Cxiukaze mi rekomendas transpreni unu ludregulon de la "antauxulo", nome ke kiam iu ne havas la petitan karton, dauxrigas la demandito (kaj ne la najbaro), kio foje pliigas la amuzigxon.


    Mendante la ludon, oni estu avertita, ke oni ne ricevas gxin en preta formo, sed kiel paperajn foliojn, kiujn oni devas eltrancxi kaj glui sur (aldonitan) kartonon. Por tio kaj la rekomendinda surgluado de travidebla plasta folio oni bezonas depende de la lerteco kaj perfektemo inter 90 minutoj (kiel skribas la auxtorino Beatrice Huber) kaj kvar horoj (kiel bezonis mi). Sed la peno ege indas, cxar tiamaniere oni povas doni al la lernantoj tre bonan sxancon por - eventuale ecx unuafoje - sperti Esperanton kiel funkciantan lingvon.


    La ludo haveblas por DEM 10,- + DEM 3,- por la sendokostoj cxe Munkena E-Junularo, Postfach 20 07 12, DE-80007 München, :: anaso1@aol.com.

Ulrich Matthias