Nian karan...
Hejmen ] Supren ]

 

Konferenco 99
Rezolucio 99
Komitatkunsido
Biografio de Boo Mee
Kvazaulernejo
Seminarioj
El la landoj 99/3
Eseo lauxtlegita
Lingvaj ludoj
El niaj metiejoj 99/3
Nian karan...
Propedeutiko
Notlibro 99/3
Urso-kurso
Kvarteto

Nian karan – al infanoj!

La sola planlingvo, nur unu projektomilono, kiu efektivigxis kiel viva lingvo... Ja la cxefa fonto de tiu relativa sukceso estis gxia origino – intuicia verko de genia infano. Tamen en la socio de plenkreskuloj gxi restis margxena fenomeno.

Eble la plej perspektiva vojo en la socion kondukas tra la animo de infano? Esperanto rolu kiel infana lingva ludilo – la plej potenca varbilo, kun sia tuta propedeuxtika povo, senfina provizo por improvizo. Rimarku, kiel beba komencanto amas kree jxongli kun sia denaska – tamen en la lernejo neniu fremda lingvo, neniu ties instruisto permesas tion. Esperanto ebligas fari lernadon de alia lingvo rea spontanea ludo, kaj oni ankorauxfoje povas lerni senpere ludante pri la lingvo. Eblas traludi tutan gramatikon en apliko al leksiko.

Eble en la rolo de ludilo, lingvolerna ekzercilo, Esperanto enradikigxos antaux cxio en la elementa lernejo? Tiam gxi ne plu restos nur gxismorta hobio de kelkaj gxisostuloj.

Por donaci nian karan lingvon al infanoj necesas dauxre kaj zorge poluri gxin. Tion komencis la unua hobiulo - Zamenhof mem - ekde La Dua Libro kun proverboj kaj fabeltraduko gxis plena fabelaro de Andersen. Kaj fine de la jarcento kaj de la jarmilo ni, hobiuloj, zorgu ne tiom pri niaj veteranaj bezonoj, kiom pri tauxgeco de Esperanto al infanoj.

Valdas Banaitis, Pergalis 26-35, LT-2041 Vilnius, Litovio