|
El
niaj metiejoj
La
prepozicioj
kun kaj per
kauxzas problemojn cxe multaj nacioj. Nun ni prezentas tekston, kiu tauxgas al
ekzercado aux kontrolo. La sorto mokas
Estis malvarma auxtuna vespero. La vento . . forta blovo skuadis la
arbojn en la parko. Petro ... malgaja koro sidis sur la benko kaj ... malsekaj
okuloj rigardis al la cxielo. Petro estis malfelicxa. Li tiris ... siaj
frostantaj manoj la cxapelon sur la orelojn kaj ... timo li pensis pri tio, ke
post kelkaj tagoj komencigxas malbona vetero ... frosto kaj pluvo kaj ke li ne
povos plu dormi dum la noktoj sur benkoj en la parko. Petro, ... kiu ni konatigxas en tiu cxi rakonto, vidis iam pli
bonajn tagojn, kiam li ankoraux vivis ... sia familio. Li estis ecx ricxa. Sed
... kartludado ... siaj amikoj li perdis sian havajxon kaj farigxis vagabondo.
La cxiutagan panon li akiradis ... almozpetado kaj la noktojn li pasigadis sur
benkoj en la parko ... samsortaj amikoj. Nun la malvarma vetero atentigis lin,
ke li devas sercxi vintran logxejon. Sed li ne havis monon cxar ... sia lasta
mono li acxetis eluzitan cxemizon ... du kolumoj. Fine li ekhavis ideon.
Ekzistas bonega hotelo, en kiu oni povas logxi ... cxiu komforto kaj kie la
gastoj pagas ne ... mono, sed ... malbonfaroj. Estas la malliberejo. Petro, do, decidis klopodi ... cxiuj fortoj, trovi eblecon por
logxi tie dum la tuta vintro. ... la manoj li glatigis sian eluzitan vestajxon,
en kiu li iam dancis ... belaj sinjorinoj, kaj ekiris ... fortaj pasxoj. Dum la irado li parolis ... duonlauxta vocxo ... si mem: Petro, nun
vi iros ... kuragxo en bonan hotelon. Tie vi mangxos supon ... kolbaso, anason
... legomo kaj kukon ... kremo. Post tio vi trinkos vinon ... minerala akvo.
Fine venos la kelnero ... la kalkulo. Tiam vi diros al li ... mallauxta vocxo,
ke vi ne havas ecx unu moneron. La kelnero ... telefono vokos policiston kaj vi
veturos ... li ... auxtomobilo al la malliberejo. Sed en la hotelo la unua kelnero, ... kiu li komencis paroli, ...
siaj spertaj okuloj tuj ekkonis en li la vagabondon kaj … forta pusxo eljxetis
lin el la mangxejo. Petro elflugis ... sia granda apetito sur la straton. Li volis proponi monon al la policisto, kiu staris ... gumbastono
cxe stratangulo por ke li arestu lin. Sed li ja ne havis monon. Li faris kelkajn
pasxojn ... siaj lacaj piedoj, kiam li ekvidis montrofenestron ... horlogxoj kaj
valoraj ornamajxoj. Venis al li nova. ideo. El la stratpavimo ... iom da klopodo
li elprenis grandan sxtonon kaj ... ambaux manoj kaj ... kolera vizagxo jxetis
gxin en la fenestron. La granda fenestro ... forta bruo disfalis. Baldaux
alkuris granda homamaso. Alvenis tuj ... auxtomobilo ankaux policistoj ...
hundoj. Petro ... trankvila animo restis antaux la vendejo kaj ... esperplena
koro diris al unu el la policistoj, kiu skribis ion ... krajono: "Sinjoro
policisto, mi lerte rompis tiun fenestron ... la sxtono, cxu ne?” "Sinjoro, ne forprenu mian tempon ... nematura sxerco",
respondis la policisto ... severa vizagxo. En tiu momento iu ... forta vocxo ekkriis: "Tie kuras la fiulo
... du horlogxoj! Kaptu lin!" La popolamaso rapide forkuris kune ... la
policistoj kaj Petro restis sola ... siaj malgajaj esperoj. Kion li faru? Li faris ankoraux malgrandan promenon ... siaj malfortaj kruroj kaj
kiam en alia strato li renkontis policiston, li komencis ... la plej malbelaj
vortoj insulti la policiston, la registaron kaj la sxtaton. En tiu momento
haltis proksime granda auxtomobilo ... aktoroj kaj filmaparato. La policisto ...
granda trankvileco diris al si mem: Belan aferon ili filmas ... tiu aparato. Mi
rigardos tiun filmon ... mia edzino, por ke sxi vidu min ... tiu cxi fama
aktoro. La auxtomobilo ... granda bruo forveturis kaj Petro denove restis sola. Li iris pluen ... malespero. Sed ... larmoj en la okuloj li reiris
al sia hejmo kaj decidis … honesta laboro rebonigi siajn faritajn erarojn. Li
direktis sin ... forta volo al la gepatra domo, kiam subite policisto kaptis lin
... fera mano kaj ... lauxta vocxo diris: "Ne estas permesite vagadi tie
dum la nokto! Venu ... mi al la policejo! Vi estos punota ... malliberejo!" Kaj Petro iris! Cxu li estis felicxa aux malfelicxa? Laux
"La Praktiko" adaptis Dieter Berndt (Germanio) Kontrolu,
cxu viaj solvoj cxiam koincidas kun la niaj: per forta blovo, kun malgaja koro, per
malsekaj okuloj, per siaj frostantaj, kun timo, kun frosto, kun kiu, kun sia
familio, per kartludado kun siaj amikoj, per almozpetado, kun samsortaj amikoj,
per sia lasta mono, kun du kolumoj, kun cxiu komforto, per mono, sed per
malbonfaroj, per cxiuj fortoj, Per la manoj, kun belaj sinjorinoj, per fortaj
pasxoj, per duonlauxta, kun si mem, kun kuragxo, kun kolbaso, kun legomo, kun
kremo, kun minerala akvo, kun la kalkulo, per mallauxta vocxo, per telefono, kun
li per auxtomobilo, kun kiu, per siaj, per forta pusxo, kun sia granda, kun
gumbastono, per siaj lacaj, kun horlogxoj, kun iom, per ambaux, kun kolera
vizagxo, kun forta bruo, per auxtomobilo, kun hundoj, kun trankvila, kun
esperplena, per krajono, per sxtono, per nematura sxerco, kun severa, per forta
vocxo, kun du, kun la policistoj, kun siaj malgajaj, per siaj malfortaj, kun
aktoroj, kun granda trankvileco, per tiu aparato, kun mia edzino, kun tiu cxi
fama, kun granda bruo, kun malespero, kun larmoj, per honesta laboro, kun forta
volo, per fera mano, per lauxta vocxo, kun mi, per malliberejo. |